Serba ortodoksa preĝejo (Saalfelden)

La serba ortodoksa preĝejo Kirko de la ĉiuj serbaj sanktuloj (germane: Kirche aller serbischer Heiligen, serbe: Crkva Sabora svih srpskih Svetitelja) en Saalfelden estis la unua en tradicia bizanca stilo konstruita serbortodoksa preĝejo en Aŭstrio. Krome temas pri la unua serbortodoksa preĝejo en Salcburgio; konstrujaroj estis inter 2002 kaj 2009. La paroĥujo Saalfelden apartenas al la dekanujo Aŭstrio-Sudokcidento de la Episkopujo (eparĥio) Aŭstrio-Svislando. Ĝi troviĝas en la nordo de Saalfelden. La nombro de la fideluloj estas ĉ. 2000, la nuna paroĥestro nomiĝas Gojko Ostojić.

Serba ortodoksa kirko en Saalfelden-Bürgerau

Historio redakti

La unua paroĥestro estis Jovan Alimpić, filo de la ĉefpastro de la komunumo de Hrtkovci en Serbio, kies preĝejo modelis por la konstruaĵo saalfelden-a. Serbortodoksaj diservoj okazas en Saalfelden jam ekde 2002, komence en la luterana Pacokirko. Simila situaciaĉo estas ĝis nun en la grandurbo Salcburgo kie la serboj gastas daŭre en la romkatolika Blazio-kirko apud la t.n. (iama) burĝa hospitalo. Pro la eksterorda beleco de la nova preĝejo kelkaj urbanoj titolis ĝin eĉ perlo urba. Tuj apudas la protestantisma Pacpreĝejo.

Konsekraj solenaĵoj en septembro 2009 redakti

 
Memorigtabulo en du lingvoj - kaj du alfabetoj

En la 19.9.2009 la tiama episkopa moŝto Konstantin Đokić feste konsekris la preĝejon. Poste kune kun la komunuma paroĥestro Alimpić kaj ties patro celebritis la sankta liturgio. Plibeligis la ceremonion kantista kvaro el Zuriko gvidata de sia paroĥestro Miroslav Simijonović kune kun koruso saalfelden-a. Poste la konsekrado festitis en la kongresa centro dum kiu festprelegis la urbestro Günter Schied kaj - por la du aliaj konfesioj tradicie surlokaj - la romkatolika dekano Roland Rasser kaj la protestanta pastoro Robert Jonischkeit.

Financado kaj planado redakti

Helpis la konstruon la komunumo serbortodoksa de Vieno kiel ankaŭ la romkatolika Diocezo Salcburgo respektive la evangelia komunumo de Saalfelden (kiu cetere tuj najbaras). Planis la preĝejon salcburga arkitekta buroo, kiu faritis laŭ nordserba (Vojvodino) stilo. Unu arkitekto engaĝiĝinta estas mem ano de tiu ĉi konfesio. Ne estu forgesita la malfermiteco kaj rapidagemeco de ĉiuj politikistoj koncerne konstrupermesdonon.

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti