Serba Ortodoksa Eklezio en Aŭstrujo

La Serba ortodoksa eklezio en Aŭstrujo (germane: Serbisch-orthodoxe Kirche in Österreich , serbe: Српска православна црква у Аустрији) estas religia kristanisma minoritato en Aŭstrujo.

Preĝejo ĉiuj sanktuloj en Saalfelden

Historio redakti

De la 1970-aj jaroj ortodoksaj serboj nur en Vieno gravis. Tie jam en la 18-a jarcento setlis kelkaj komunumoj. Krome ili vivis en Vieno ankaŭ aliaj ortodoksuloj, la grekoj kaj la rumanoj. Komence ili havis siajn deĵojrojn en privata domo kun kapeleto. Ili nomiĝas laŭ sankta Georgo. En 1723 la imperiestro dekretis al ili la rajton starigi etan preĝejon.

Tamen ne antaŭ la 1802-a jaro la grundo de la gastejo "Küss den kleinen Pfennig" akiriĝis kaj oni tie konstruis ĝis 1806 kirkon. Ĝis 1806 daŭre privata kapelo kirkis, kiu estis de 1726 sub la patroneco de la belgrada metropolito Mojsije Petrović. Kelkajn jarojn pli malfrue la komunumo translokiĝis al Hafnersteig en al iaman kvartalon de la grekoj je Innere Stadt. Tie en la 19-a jarcento estis konstruita la greka ortodoksa Preĝejo Sankta Georgo.

La Georgan komunumon regis la metropolito de Sremski Karlovci (tiam urbo en la Aŭstria imperio) kaj estis sub la kontrolo de serbaj klerikoj kio ne plaĉis al la grekoj, ĉefe ne al la ili kiuj estis ŝtatanoj de la Otomana Imperio. En 1776 imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio decidis en favoro de la grekoj. Sekve grekaj pastoroj ekdeĵoris kvankam la komunumo mem daŭre estis sub la jurisdikcio de Sremski Karlovci (poste de la metropolo de Bukovino kaj Galicio, fakte de la ekumnea patriarkato de Konstantinopolo).

Pro ke nun ĉefis otomanaj grekoj la komunumo de Vieno - fakte ĉiuj ortodoksaj ŝtatanoj de Aŭstrujo - fondis la komunumon de Sankta Triunuo kaj starigis la postan Katedralon de ĉe Fleischmarkt. Tie la diservoj estis en la lingvoj greka, germana, serva kaj rumana dume la unua komunumo nur ofertis greklingvajn liturgiajn okazojn.

La harmonio ne longe daŭris kaj sekvis kvereloj ĉu serbe ĉu greke celebri festojn. En 1860 imperiestro Francisko Jozefo la 1-a konsentis al la grekoj promesante al la serboj propran kirkon. Samjare fondiĝis la komunumo Sankta Sava: tiam ĉ. 1500 serboj vivis Viene, el ili triono kontinue. Financaj problemoj ne antaŭ 1890 ebligis komencon de kirkkonstruo. La preĝejo ĝuis konsekriĝon en 1893, sub patroneco de Sankta Sava, je Veithgasse (distrikto Landstraße). Inter la fondintoj troviĝis imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj la serba reĝo Milan la 1-a.

Nuntempa situacio redakti

Intertempe estis en Aŭstrujo 16 lokoj kun serbaj ortodoksaj kirkoj. Ĝis 2011 ili apartenis al la diocezo por Meza Eŭropo kun la sidejo en Himmelsthür (Hildesheim). Poste estiĝis la Serba ordodoksa diocezo de Aŭstrujo-Svislando kun sidejo en Vieno.[1] En 2021 vivis ĉ. 350 centoj da miloj da eklezianoj en Aŭstrujo.[2]

De novembro 2023 episkopas Irinej Bulović en la eparkio de Aŭstrujo administrantece.[3] Oni ankoraŭ ne decidis kiu preĝejo estos la nova katedralo.

En la sekvaj urboj de hodiaŭa Aŭstrujo ekzistas komunumoj: Braunau, Bregenz, Enns, Feldkirch, Gmunden, Graz, Innsbruck, Klagenfurt, Kufstein, Linz, Sankt Pölten, Saalfelden, Salcburgo, Tulln, Wiener Neustadt, Vieno (3x).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Amtsübergabe an neuen serbisch-orthodoxen Bischof.". - sur la paĝo de la viena arkiepiskopujo, 27.6.2011
  2. "Cilerdzic: 350.000 serbisch-orthodoxe Christen leben in Österreich."
  3. "Administrator leitet temporär Serbisch-orthodoxe Kirche in Österreich."