Serba ortodoksa preĝejo Sankta Triunuo (Mohács)

Serba ortodoksa preĝejo en Mohács

La serba ortodoksa preĝejo oficiale preĝejo Sankta Triunuo estas signifa sakrala historia monumento en urbo Mohács (Hungario).

Serba ortodoksa preĝejo
Serba ortodoksa preĝejo en Mohács
Serba ortodoksa preĝejo en Mohács
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mohács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito serba ortodoksa eklezio
provinco Suda Transdanubio
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1732
Specifo
Alto 48 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Mohács Szentháromság u. 33
vdr

Historio redakti

En la 18-a jarcento rifuĝintoj serbaj alvenis ankaŭ en Mohács. Ili konstruis la nun videblan kirkon en 1732, sed en tiu loko pli frue jam ekzistis 2 preĝejetoj. La preĝejo kaj ekstere kaj interne estas tipa ortodoksa konstruaĵo. Ĉiuj instalaĵoj estis faritaj el lignoj. La murpentraĵoj estis pentritaj en la 18-a jarcento.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas en sola en korto, sed la paroĥo troviĝas tre proksime. En mezo de la fasado la enireja pordo funkcias, la plej supre la kvadrata kaj longa turo altiĝas. La navo finiĝas en duonronda absido. La interna parto ne diferencas de la ceteraj ortodoksaj preĝejoj, tial sidlokoj por malsanuloj situas nur laŭ la muro.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti