Servometra komputado

Uzmezura komputado estas pako de komputaj rimedoj, kiaj komputado, memoro kaj servoj, kiel uzmezurata servo simila al la tradicia publika servo (kia elektro, akvo, natura gaso, aŭ telefona reto). La avantaĝo de tiu modelo estas la malalta aŭ nula komenca kosto por akiri komputajn rimedojn; anstataŭ, komputaj rimedoj estas precipe depruntitaj - ŝanĝante tion kio estis antaŭe bezono aĉeti produktojn (aparatojn, programojn kaj retajn rimedojn).

Komenciĝante en 2002, tiu nova servo fariĝis la fundamento de movo direkte al la modeloj: "laŭmenda" komputado, programo kiel servo kaj nuba komputado kiuj poste disvastigis la ideon de komputado, aplikacio kaj reto kiel servo.

Komence estis skeptikeco pri tiu signifika ŝoviĝo[1]. Tamen, la nova komputada modelo kaptis pli kaj pli grandan atenton kaj adoptiĝis danke al la eldono de la libro "The Big Switch" de Nicholas G. Carr.

Priskribo redakti

IBM, HP kaj Microsoft estis la fruaj antaŭantoj en la nova kampo de la uzmezura komputado kun siaj entreprenfakuloj kaj esplorantoj laborantaj pri la arkitekturaj, fakturaj kaj disvolvaj defioj de la nova komputada modelo. Google, Amazon kaj aliaj komenciĝis devanci ilin en 2008, kiam ili starigis siajn proprajn uzmezurajn servojn por komputado, memoro kaj aplikacioj.

Uzmezura komputado povas ebligi kradan komputadon, kiu karakteriziĝas per tre grandaj komputadoj aŭ subitaj laŭmendaj pintoj, kiuj estas prizorgataj de granda nombro da komputiloj.

"Uzmezura komputado" kutime baziĝas sur formo de virtualigo tiel ke la kvanto de havebla memoro aŭ de komputada potenco estas multe pli granda ol tiu de unuopa tempopartiga komputilo. Multaj serviloj estas fone uzataj por ebligi tion. Tiuj povas esti dediĉita komputilgrapolo aparte farita por esti luita, aŭ eĉ subuzata superkomputilo. Tiu tekniko por efektivigi unuopan komputadon per multaj komputiloj estas konata kiel disa komputado.

La termino "krada komputado" estas ofte uzata por priskribi apartan formon de disa komputado, kie la uzataj nodoj estas geografie disaj aŭ tra administrativaj regionoj. Por oferti uzmezurajn komputajn servojn, kompanio povas arigi la vendatajn rimedojn de publikaj servoj, kiuj povus estis pagataj per parto de la enspezoj de la klientoj.

Modelo, komuna inter aplikacioj de volontula komputado, konsistas el centra servilo, kiu disdonas taskojn al partoprenantaj nodoj, laŭ mendo de aprobitaj finuzantoj (en la komerca kazo, la pagantaj klientoj). Alia modelo, kelkfoje nomata la virtuala organizado (VO), estas pli decentrigita, kun organizoj aĉetantaj kaj vendantaj komputajn rimedojn laŭbezone aŭ kiam ili sentaskiĝas.

La difino de "uzmezura komputado" estas kelkfoje etendita al fakaj taskoj, kiaj teksaĵservoj.

Historio redakti

Uzmezura komputado estas nova koncepto, sed ankaŭ havas longan historion. Inter la plej fruaj referencoj estas:

Se la komputiloj, kiujn mi laŭdis antaŭe fariĝas la komputiloj de la estonteco, tiam komputado povus esti organizata kiel publika servo same kiel la telefona servo estas publika servo... La komputada servo povus fariĝi la bazo de nova kaj grava industrio.

IBM kaj aliaj provizantoj de ĉefkomputiloj ofertis tiun specon de komerco en la du sekvantaj jardekoj, ofte nomata "tempopartiga", ofertante komputan potencon kaj datumbazan memoron al bankoj kaj aliaj grandaj organizoj per siaj tutmondaj datumcentroj. Por faciligi tiun entreprenadmodelon, sistemoj kun ĉefkomputiloj evoluis por inkluzivi procezregajn ebligaĵojn, sekurecon, kaj uzmezuradon. La alveno de minikomputiloj ŝanĝis tiun entreprenadmodelon, estigante la komputilojn je prezo pagebla de preskaŭ ĉiuj kompanioj. Kiel Intel kaj AMD kreskigas la potencon de la PK-arkitekturaj serviloj per ĉiu nova generacio de procesoro, datumcentroj fariĝas plenaj je miloj da serviloj.

En la lastaj 1990-aj jaroj uzmezura komputado resurfaciĝis. InsynQ ([1]), Inc. lanĉis laŭmendajn aplikaciojn kaj labortablajn gastigajn servojn en 1997 uzante HP-aj aparatojn. En 1998, HP kreis sian unuon pri uzmezura komputado en Mountain View, Kalifornio, taskante al iamaj komputilaj scienculoj de Bell Labs komenci labori pri fabriko de komputila potenco, enigante multaj servojn por konsistigi programstakon. Servoj kiaj "IP ĉekrana fakturado" (en: "IP billing-on-tap") estis surmerkatigitaj. HP enkondukis la uzmezuran datumcentron en 2001. Sun anoncis la Sun-nuban servon por konsumantoj en 2000.

En Decembro 2005, Alexa lanĉis la teksaĵserĉan platformon Alexa, teksaĵserĉa konstruilo kiu funkcias super uzmezura komputado. Alexa fakturas uzantojn por memoro, uzo, ktp. Estas spaco en la merkato por apartaj industrioj kaj aplikacioj same kiel por niĉaj aplikacioj super uzmezura komputado. Por ekzemplo, PolyServe Inc.[rompita ligilo] ofertas grapolan dosiersistemon bazita sur rimedservilo kaj memoraparato, kiu konsistigas alte disponeblan ĉirkaŭaĵon por uzmezura komputado por komisikritaj aplikacioj, inkluzivantaj datumbazojn por SQL-serviloj de Oracle kaj Microsoft, same kiel laborkvante optimumigitaj solvoj aparte alĝustigitaj por amasa enmemorigo, altkapabla komputado, vertikalaj industrioj kiaj financaj servoj, sismaj prilaboroj, kaj enhavservado. La datumbaza kaj la dosierservaj utilaĵoj ebligas al IT-aj organizoj sendepende aldoni servilojn aŭ memoron laŭbezone, retaski la laborŝarĝojn al malsamaj aparatoj, kaj pluteni la ĉirkaŭaĵon sen interrompo.

Printempe 2006 3tera anoncis sian servon AppLogic kaj poste somere Amazon lanĉis Amazon EC2 (Elasta Komputada Nubo). Tiuj servoj ebligas la funkciadon de ĝeneralcelaj komputaj aplikacioj. Ambaŭ estas bazitaj sur la virtualiga programaro Xen kaj la mastrumsistemo plej komune uzata por virtualaj komputiloj Linux, kvankam Windows kaj Solaris estas uzeblaj. Komunaj uzoj inkluzivas teksaĵan aplikacion, PkS (Programo kiel Servo, en: SaaS), bildan montron kaj prilaboron sed ankaŭ ĝeneralcelajn entreprenadaplikaciojn.

Uzmezura komputado simple signifas "Pagi kaj uzi", kiam temas pri komputadpotenco.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti