Settignano estas frazione (submunicipo) sur monteto nordoriente de Florenco, Italio. La malgranda borgo Settignano portas familiaran nomon ĉar produktis tri skulptistojn de la Florenca Renesanco, nome Desiderio da Settignano kaj la fratoj Gamberini, plej bone konataj kiel Bernardo Rossellino kaj Antonio Rossellino. La juna Mikelanĝelo loĝis kun skulptisto kaj lia edzino en Settignano — en farmo kiu estas nune "Villa Michelangelo" — kie lia patro posedis ŝtonminejon de marmoro. En 1511 alia skulptisto naskiĝis tie, nome Bartolomeo Ammannati. La bonkvalitaj marmorminejoj de Settignano produktis tiun serion de skulptistoj.

La piazza di Settignano, Telemaco Signorini, 1880.

Aliflanke ankaŭ famaj verkistoj loĝis en Settignano, kiel Giovanni Boccaccio, Niccolò Tommaseo, Mark Twain, Gabriele d'Annunzio ktp.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Intervjuo kun Carolyn McPherson, Charlottesville, VA, 24a de Aŭgusto 2019.
  • Twain, Mark, The £1,000,000 Bank Note and Other New Stories, enkond. de Malcolm Bradbury (The Oxford Mark Twain, Oxford U. Press, 1996)

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 43° 47′ N 11° 19′ O / 43.783 °N, 11.317 °O / 43.783; 11.317 (mapo)