Monta blubirdo

(Alidirektita el Sialia currucoides)

La Monta blubirdo (Sialia currucoides) estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj, longa 15–20 cm. Ili havas helajn subventrojn kaj nigrajn okulojn. Maskloj havas fajnajn bekojn. Ili estas brilbluaj kaj iom pli helaj sube. Inoj havas pli senkolorajn flugilojn kaj voston, grizecajn brustojn, grizajn kronojn, gorĝojn kaj dorson.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monta blubirdo
Monta blubirdo
Monta blubirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Sialia
Specio: S. currucoides'
Sialia currucoides
(Bechstein, 1798)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
verde la tutan jaron, flave nur somere, blue nur vintre
verde la tutan jaron, flave nur somere, blue nur vintre
verde la tutan jaron, flave nur somere, blue nur vintre
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Example alt text
Tiu specio povas esti tute blua aŭ ankaŭ kiel tie kun pli blankeca brusto.

Distribuado kaj habitato redakti

La Monta blubirdo estas migranta. Ties teritorio varias el Meksiko vintre ĝis tiom norden kiom ĝis Alasko, en okcidentaj Usono kaj Kanado. Nordaj birdoj migras al la sudaj partoj de la teritorio; sudaj birdoj estas plej ofte konstante loĝantaj birdoj. Kelkaj birdoj povas moviĝi al pli malaltaj altitudoj vintre.

Manĝo redakti

Tiuj birdoj gvatas supergrunde kaj ekflugas suben por kapti insektojn, ankaŭ dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj berojn. Ili povas manĝi are vintre, ĉefe kiam ili manĝas akridojn.

Reproduktado redakti

Ties reprodukta habitato estas malferma kamparo en okcidenta Nordameriko, inklude ĉefe montajn areojn, tiom norde kiom ĝis Alasko. Ili nestumas en ekzistintaj kavaĵoj aŭ en nestoskatoloj. En malproksimaj areoj, tiuj birdoj suferas malpli da konkurenco pro naturaj nestolokoj ol aliaj blubirdoj. Inoj kutime konstruas nestojn solaj.

Ĝi estas la ŝtata birdo de Idaho kaj Nevado.

Literaturo redakti

http://www.birds.cornell.edu/AllAboutBirds/BirdGuide/Mountain_Bluebird.html

Eksteraj ligiloj redakti