Blubirdoj

(Alidirektita el Sialia)

La blubirdoj estas grupo de mezgrandaj, ĉefe insektomanĝantaj aŭ ĉiomanĝantaj birdoj de la genro Sialia de la familio de Turdedoj. Blubirdoj estas multaj en la klaso de birdoj, kiaj alcionoj, koracioj, rokturdoj, psitakoj, porzanoj, porfirioj, la Blua grandalo ktp; sed en la kazo de la birdoj de la genro Sialia, krom la vere tre markita blua koloro, ĉefe en kelkaj specioj, kiaj ĉe la Monta blubirdo, la elekto de la nomo de Blubirdoj respondas al rekta traduko de la angla nomo, ĉar en Nordameriko loĝas la tri specioj kaj tie ĝuas specialan protekton kaj popularecon. Blubirdoj estas unu el la malmultaj genroj de turdoj propra de Ameriko. Ili havas bluan, aŭ bluruĝan, plumaron. La inoj estas malpli brilaj ol la maskloj, kvankam la kolorbildoj estas similaj kaj apenaŭ estas rimarkinda diferenco laŭ grando inter seksoj; tamen oni povas paroli pri seksa duformismo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blubirdoj
Orienta blubirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Sialia
{{{specioj de subdivizio}}}
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Monta blubirdo
Okcidenta blubirdo

Specioj:

Kutimaro redakti

Blubirdoj estas teritoriaj, preferas malfermajn herbejojn kun disaj arboj kaj estas kavonestumantoj (simile al multaj specioj de pegedoj). Blubirdoj povas tipe produkti inter 2 kaj 4 ovodemetadojn printempe kaj somere (marto al aŭgusto en Nordorienta Usono). Maskloj identigas eventualajn nestolokojn kaj klopodas allogi inojn al tiuj nestolokoj per specialaj kutimoj kiuj inkludas kanton kaj flugilfrapadon, kaj poste lokigante ian materialon en nestoskatolon aŭ kavaĵon. Se la ino akceptas kaj la masklon kaj la nestolokon, ŝi sole konstruas la neston kaj kovas la ovojn.

Predantoj de junaj blubirdoj en la nestoj estas serpentoj, katoj kaj lavursoj. Ne indiĝenaj birdospecioj konkurencas kun blubirdoj por nestolokoj kiaj la Sturno kaj la Dompasero, ambaŭ el kiuj mortigas plenkreskajn blubirdojn per sidado sur ties nestojn kun idoj kaj ovoj por postuli la nestolokon.[1]

Blubirdoj estas kutime allogataj al birdomanĝejoj, enhavantaj larvojn de skaraboj, vendataj de multaj perretaj vendistoj de birdoproduktoj. Blubirdoj manĝas ankaŭ vinberojn malsekigitajn en akvon. Krome vintre blubirdoj uzas varmigitajn kortajn birdobanujojn.

Ĉe la 1970-aj jaroj, nombro de Blubirdoj estis malpliiĝinta laŭ ĉirkaŭkalkuloj de ĝis 70 % pro malsukcesa konkurenco kun la Dompaseroj kaj Sturnoj, ambaŭ enmetitaj specioj, por nestokavaĵoj, kune kun malpliiĝo de habitatoj. Tamen malfrue en 2005 la Laboratorio Cornell de Ornitologio informis, ke vidaĵoj de Blubirdoj en multaj lokoj de suda Usono kiel parto de siaj ĉiujaraj kortaj birdokalkuladoj forte montris revenon de blubirdoj al la regiono. Tiu repliiĝo povas esti atribuata al movoj de volontuloj starigantaj kaj pluhavantaj blubirdajn spurojn.

En kulturo redakti

Blubirdoj estas komuna simbolo de feliĉo kaj optimismo.

Blubirdoj aperas en multaj kantoj.

  • Paul McCartney and Wings surdiskigis komponaĵon de McCartney titolitan "Bluebird" en sia albumo de 1973 Band on the Run. La rakontisto/kantisto aludas sin mem metafore kiel blubirdo en la kanta vortumado.
  • Judy Garland en "Over the Rainbow" (Super la ĉielarko) el la same legenda La Sorĉisto de Oz, proklamis sian kredon ke "If happy little bluebirds fly above the rainbow, why oh why can't I" (Se la feliĉaj blubirdoj flugas super la ĉielarko, kial, ve, kial mi ne povas).
  • La filmo de Disney Song of the South havis linion "Mr. Bluebird on my shoulder" (Sro. Blubirdo sur mia ŝultro) en la kanto titolita "Zip-a-Dee-Doo-Dah."
  • Maristoj kutimis tatui bildon de blubirdo sur iliaj brustoj por ĉiuj 5,000 marmejloj navigitaj.[2]
  • La komponaĵo de Duke Ellington kaj Billy Strayhorn de 1966 nome "The Far East Suite" (Suito de la malproksima oriento) aperigas la pecon "Bluebird of Delhi", en kiu la klarneto de Jimmy Hamilton elstaregas kiel muzika imitado de la kanto de la blubirdo aŭdata ĉe sia hotelo en Delhi.
  • Dinah Washington kaj aliaj kantis "Blue Skies" (Blue skies Smiling on me / Nothing but blue skies Do I see / Bluebirds Singing a song / Nothing but blue skies From now on.) (Bluaj ĉieloj ridetas al mi, Nur bluaj ĉieloj mi vidas, Blubirdoj kantas kanton, Nur bluaj ĉieloj el nun).
  • "The bluebird" de Charles Bukowski en "The Last Night of the Earth Poems."
  • Lou Reed en Candy Says: "I'm gonna watch the bluebird fly, over my shoulder" (Mi vidos la flugantan blubirdon super mia ŝultro).
  • Shirley Temple kantas la kanton "Someday You'll Find Your Bluebird" (Iam vi trovos vian blubirdon) por reklamado de la filmo "The Blue Bird (filmo)"
  • Richard A. Whiting komponis "My Blackbirds Are Bluebirds Now" (1928) (Miaj nigraj birdoj estas nun Blubirdoj).

Referencoj redakti

  1. "House Sparrows Kill Eastern Bluebirds" Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine de Patricia Adair Gowaty en Journal of Field Ornithology Arkivigite je 2012-06-17 per la retarkivo Wayback Machine, Volume 55, Number 3, Summer, 1984, pp. 378-380.
  2. Historio de Tatuado

Eksteraj ligiloj redakti