Siberia turdo

La Siberia turdo, Geokichla sibirica (antaŭe Zoothera sibirica), estas birdospecio membro de la grupo de Aziaj turdoj, genro ene de la granda familio de Turdedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia turdo
Siberia turdo
Siberia turdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Geokichla
Specio: G. sibirica'
Geokichla sibirica
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili reproduktiĝas en tajgo en Siberio. Ili estas tre migrantaj, kaj plej parto de birdoj moviĝas al sudorienta Azio dum vintro. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo. Ili estas tre sekretemaj.

La Siberia turdo estas simila laŭ grando al la Kantoturdo. Ĝi estas ĉiomanĝanta, kaj nutras sin el ampleksa vario de insektoj, vermoj kaj beroj.

La masklo de la Siberia turdo estas malhelblugriza (preskaŭ nigreca, ardeznigra) supre kaj sube, kun tre rimarkinda kaj larĝa blanka strio superokula. Estas bruneca nuanco en flugiloj kaj foje en flankoj. Malsupra ventro kaj flankoj estas blankecaj. La ino estas multe pli bruna, pli malhela supre kaj kun blanka punktado en brusto, sed kiel la masklo kun strio superokula sed nur sablokolora kaj multe malpli larĝa kaj malpli rimarkinda.

Videbla identigilo de ambaŭ seksoj dumfluge estas la nigra strio en la blankaj subflugiloj, karaktero kiun havas ankaŭ la Daŭma turdo.

Referencoj redakti