Kantoturdo

specio de birdo

La kantoturdo (science: Turdus philomelos) estas birdospecio de la genro de Turdoj kiu reproduktiĝas en multe da Eŭrazio. Ĝi havas brunajn suprajn partojn kaj nigropunktitajn kremkolorajn subajn partojn kaj havas tri agnoskitajn subspeciojn. Ties distinga kanto, kiu ripetas muzikajn frazojn, estis multe citata en literaturo. Temas pri te konata specio, tiele kiam oni diras simple "turdo" en Eŭropo oni volas aludi tiun precizan specion.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kantoturdo
Kantoturdo en Germanio
Kantoturdo en Germanio
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdoj Turdus
Specio: T. philomelos'
Turdus philomelos
(Brehm, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kantoturdo reproduktiĝas en arbaroj, ĝardenoj kaj parkoj, kaj estas parte migranta ĉar multaj birdoj vintras en suda Eŭropo, Nordafriko kaj Mezoriento; ĝi estis enmetita ankaŭ en Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Kvankam ĝi ne estas minacata tutmonde, okazis gravaj malpliiĝoj en partoj de Eŭropo, eble pro ŝanĝoj en farmopraktiko.

La Kantoturdo konstruas kotokovritan tasforman neston en arbusto aŭ arbo, kie la ino demetas 4 aŭ 5 malhelpunktitajn bluajn ovojn. Ili estas ĉiomanĝantaj kaj havas kutimon uzi preferatan ŝtonon kiel amboso por frakasi helikojn. Kiel aliaj kantobirdoj (paserinaj), ĝi estas atakata de eksteraj kaj internaj parazitoj kaj estas predata de katoj kaj rabobirdoj.

Taksonomio redakti

Nomo redakti

La Kantoturdo estis priskribita de la germana ornitologo Christian Ludwig Brehm en 1831, kaj ankoraŭ portas sian originan sciencan nomon, Turdus philomelos.[1] La genra nomo, Turdus, estas la latina vorto por turdo, kaj la specifa adjekto aludas rolulon de Greka mitologio, Filomela, al kiu oni fortranĉis ŝian langon, sed ŝi estis transformita en kantobirdo. Ŝia nomo devenas el Antikva greka philo- (ema), kaj melos (kanto).[2]

Klasado redakti

Ĵusa molekula studo indikis ke la plej proksimaj parencoj de la Kantoturdo estas la plumarsimilaj Viskoturdo (T. viscivorus) kaj la Ĉina turdo (T. mupinensis); tiuj tri specioj estus fruaj posteuloj de la stirpo de la turdoj de la genro Turdus antaŭ kiam ili diversiĝis kaj disvastiĝis tutmonde kaj pro tio ili estas malpli rilataj al la aliaj eŭropeaj turdospecioj kiaj la Merlo (T. merula).[3]

 
Subspecio T. p. clarkei en Anglio

La Kantoturdo havas tri subspeciojn, el kiuj la nomiga subspecio, T. p. philomelos, kovras majoritaton de la teritorio de la specio. T. p. hebridensis, priskribita de brita ornitologo William Eagle Clarke en 1913, estas ĉefe loĝanta (nemigranta) formo kiu troviĝas en Foraj Hebridoj kaj la Insulo Skye en Skotio. Ĝi estas la plej malhela subspecio, kun malhelbruna dorso, grizeca pugo, sablokoloraj subaj partoj kaj griznuancaj flankoj.[4]

T. p. clarkei, priskribita de la germana zoologo Ernst Hartert en 1909, kaj nomita laŭ Eagle Clarke, reproduktiĝas en la resto de Britio kaj Irlando kaj en kontinenta Eŭropo en Francio, Belgio, Nederlando kaj eble iom pli orienten. Tiu havas brunajn suprajn partojn kiuj estas pli "varmaj" tone ol tiuj de la nomiga formo, olivnuancan pugon kaj tre flavajn subajn partojn. Ĝi estas parte migranto ĉar kelkaj birdoj vintras en suda Francio kaj Iberio. Tiu formo interreproduktiĝas kun la nomiga subspecio en centra Eŭropo, kaj kun T. p. hebridensis en la Ĉeaj Hebridoj kaj okcidenta Skotio, kaj en tiuj areoj la birdoj montras intermezajn karakterojn.[4] Aldonaj subspecioj, kiaj T. p. nataliae de Siberio, proponita de rusiano Sergei Buturlin en 1929, ne estas ĝenerale akceptataj.[4]

Aspekto redakti

 
Kantanta en arbo

La Kantoturdo (reprezentata de la nomiga subspecio T. p. philomelos) estas 20 al 23.5 cm longa kaj pezas 50–107 g. Ambaŭ seksoj estas similaj, kun tre bruna dorso kaj klare nigropunktitaj kremkoloraj aŭ flavasablokoloraj subaj partoj, kiuj iĝas pli palaj ventre. La antaŭaj subflugiloj estas flavecaj, ankaŭ la beko estas flaveca kaj la gamboj estas rozkoloraj. La supraj partoj de tiu specio iĝas pli freŝaj tone el okcidento orienten tra la reprodukta teritorio el Svedio al Siberio. Junuloj similas al plenkreskuloj, sed havas sablokolorajn aŭ oranĝecajn striojn dorse kaj en flugilkovriloj.[4]

 
Dumfluge

La plej simila eŭropa turdospecio estas la ne tiom rilata Ruĝaksela turdo (T. iliacus), sed tiu birdo havas tre markatan blankan superokulan strion, krom ne tiom markatan subvizaĝan strion kaj montras dumfluge tre ruĝoranĝan antaŭan subflugilon kaj ne nur flavecan. La ja rilata Viskoturdo (T. viscivorus) estas multe pli granda kaj havas blankajn vostangulojn, pli rondajn punktojn en subaj partoj kaj pli helan vizaĝon kaj la ankaŭ rilata Ĉina turdo (T. mupinensis), kvankam multe pli simila en plumaro, havas nigrajn vizaĝomarkojn kaj ne koincidas en teritorio.[4]


 
Kanto


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La Kantoturdo havas mallongan, akran cip alvokon, anstataŭata dummigrado de altatona siip, simila al la alvoko de la Ruĝaksela turdo sed pli mallonga. La alarmalvoko estas ĉuuk-ĉuuk kiu iĝas pli mallonga kaj strida dum pliiĝanta danĝero. La kanto de la masklo, farata el arboj, tegmentopintoj aŭ aliaj altaj ripozejoj, estas laŭta klara aro de muzikaj frazoj, ripetitaj 2 al 4 fojojn, filip filip filip kodidio kodidio kitkikit tittit tittit tereret tereret tereret, kaj interrompita de ĉirpantaj notoj kaj imitado. Ĝi estas farata ĉede el februaro al junio ĉe la forhebrida raso, sed el novembro al julio de la aliaj pli disvastigataj subspecioj.[4] Laŭ ties pezo, tiu specio havas unu el la plej laŭtaj birdalvokoj.[5]

Individua masklo povas havi repertorion de pli da 100 frazoj,[6] el kiuj multaj estas kopiitaj el siaj gepatroj kaj najbaraj birdoj. Imitado povas inkludi homajn aferojn kiajn telefonojn,[7] kaj la Kantoturdo povas ripeti ankaŭ la alvokojn de kaptivaj birdoj, inklude ekzotajn kiajn la Blankavizaĝa fajfanaso.[4]

Distribuado kaj vivejo redakti

 
Reprodukta teritorio – flava
Vintrejoj – blua
La tutan jaron – verda
 
Nomiga subspecio en Litovio

La Kantoturdo reproduktiĝas en plej parto de Eŭropo (kvankam ne en plej granda parto de Iberio, malsupra Italio aŭ suda Grekio), kaj en Ukrainio kaj Rusio preskaŭ ĝis la Lago Bajkal. Ili atingas ĝis 75oN en Norvegio, sed nur ĝis ĉirkaŭ 60oN en Siberio. Birdoj el Skandinavio, Orienta Eŭropo kaj Rusio vintras ĉe la Mediteraneo, Nordafriko kaj Mezoriento, sed nur kelkaj birdoj de la pli milda okcidento de la reprodukta teritorio lasas siajn reproduktajn areojn.[4]

 
El la verko de John Gould Birds of Great Britain

Birdoj de la nomiga subspecio estis enmetita en Nov-Zelando kaj Aŭstralio de alklimatigaj societoj inter 1860 kaj 1880, ŝajne pro sentimentalaj kialoj.[8] En Nov-Zelando, kie ili estis enmetitaj en ambaŭ insuloj, la Kantoturdo rapide setlis kaj disvastiĝis al najbaraj insuloj kiaj Kermadekoj, Ĉathamoj kaj Aŭklandoj.[9] Kvankam ĝi estas komuna kaj disvastigata en Nov-Zelando, en Aŭstralio nur malgranda populacio survivas ĉe Melburno.[10] En Nov-Zelando, ŝajne estas iom damaĝa efiko sur kelkaj senvertebruloj pro predado de enmetitaj birdospecioj,[11] kaj la Kantoturdo damaĝas ankaŭ komercajn fruktokultivojn en tiu lando.[12] Kiel enmetita specio, ĝi ne havas leĝan protekton en Nov-Zelando, kaj povas esti mortigata ĉie ajn.[13]

Tiu palearktisa birdo tipe nestumas en arbaroj kun bona subkreskaĵoj kaj proksimaj pli malfermaj areoj, kaj en okcidenta Eŭropo uzas ankaŭ ĝardenojn kaj parkojn. Ili reproduktiĝas ĝis la arbolimo, atingante la 2,200 m en Svisio. La insula subspecio T. p. hebridensis reproduktiĝas en pli malferma terenaro, inklude makiso, kaj oriente de la eŭrazia teritorio de la Kantoturdo, la nomiga subspecio estas limigita al la bordo de la densaj arbaroj de koniferoj.[4]

Ĉe intensivaj farmareoj kie agrikulturaj praktikoj ŝajne kultivigis netaŭgan teron, ĝardenoj povas esti grava reprodukta habitato. En angla studo, nur 3.5 % de teritorioj troviĝis en farmareoj, dum ĝardenoj estis 71.5 % de teritorioj, spite la fakton, ke tia habitato faras nur 2 % de la totala areo. La restaj nestoj estis ĉe arbaroj ( 1% de la totala areo).[14]

La vintra habitato estas simila al uzata por reproduktado, escepte altaj teroj kaj aliaj eksponitaj lokoj;[15] tamen la insula subspecio T. p. hebridensis oftas la marbordon vintre.[4]

Kutimaro redakti

Rompante konkoŝelon de heliko

La Kantoturdo ne estas kutime gregema, kvankam kelkaj birdoj povas ripozi kune vintre aŭ esti izole asociaj en taŭgaj manĝohabitatoj, eble kun aliaj turdoj kiaj la Merlo, Griza turdo, Ruĝaksela turdo kaj la Nigragorĝa turdo.[4] Malkiel la pli nomademaj Griza turdo kaj Ruĝaksela turdo, la Kantoturdo tendencas reveni regule al samaj vintrejoj.[15]

Temas pri monogama teritoria specio, kaj en areoj kie ili estas tute migrantaj, masklo resetligas sian reproduktan teritorion kaj ekkantas ekde sia reveno. En pli moderklimataj areoj kie kelkaj birdoj ĉeestas la tutan jaron, la loĝantaj maskloj restas en sia reprodukta teritorio, kantante fojfoje, sed la ino povas starigi separatan individuan vintran teritorion ĝis kiam paroformado komencos en frua printempo.[15]

Dum migrado, la Kantoturdo veturas ĉefe nokte per forta kaj rekta flugmaniero. Ili flugas laŭ izolaj aroj kiu trapasas maron plie kiel larĝa birdaro ol kiel koncentrita je mallongaj trapasoj (kiel okazas ĉe migrado de grandaj ŝvebaj birdoj), kaj alvokas ofte por pluhavi kontakton.[4] Migrado povas komenci tiom frue kiom je frua aŭgusto en plej orientaj kaj nordaj partoj de la teritorio, sed majoritato de birdoj, kun pli mallongaj distancoj kovrotaj, iras suden el septembro al meza decembro. Tamen, malfavora vetero povas devigi pliajn movojn. Revena migrado varias inter meza februaro ĉe Mediteraneo al majo en norda Svedio kaj centra Siberio.[4] Oni informis pri vagantoj en Gronlando, diversaj atlantikaj insuloj kaj Okcidenta Afriko.[4]

Reproduktado kaj survivado redakti

 
Ovoj

La Kantoturdino konstruas tasforman neston kovritan el koto kaj seka herbo en arbusto, arbo aŭ grimpoplanto, aŭ, ĉe la hebridaj subspecioj, surgrunde. Ŝi demetas 4 aŭ 5 brilbluajn ovojn kiuj estas iom punktitaj je nigra aŭ purpura;[4] ili estas kutime 2.7 al 2.0 cm kaj pezas 6.0 g, el kio 6 % estas konkoŝelo.[2] La ino kovas la ovojn sola dum 10–17 tagoj, kaj post eloviĝo pasas simila tempo antaŭ elnestiĝo. Estas normalaj 2 au 3 ovodemetadoj jare, kvankam norde de la teritorio oni faras ununuran.[4] Mezaveraĝe, 54.6 % de britiaj junuloj survivas la unuan jaron, kaj plenkreskuloj survivas jare je 62.2 %. La tipa vivespero estas 3 jaroj, sed la maksimuma sciita aĝo estis 10 jaroj kaj 8 monatoj.[2]

 
Patro kun idaro ĉe nesto

La Kantoturdo estas foje gastiganto de parazitaj kukolo, kiaj la Komuna kukolo, sed tio raras ĉar la turdo rekonas la nekamuflajn kukolovojn.[16] Tamen, la Kantoturdo ne montras la samam agresemon al plenkreskulaj kukoloj kiel la Merlo.[17] La enmetitaj birdoj en Nov-Zelando, kie ne estas kukoloj, pluhavis dum la pasintaj 130 jaroj la kapablon rekoni kaj forĵeti la nekamuflajn ovojn.[18]

Plenkreskaj birdoj povas esti mortigataj de katoj, noktuoj kaj nizoj, kaj ovoj kaj idoj rabas la Eŭropa pigo, la Eŭrazia garolo kaj, kie estas, la Griza sciuro.[19][20][21] Kiel ĉe aliaj paserinaj birdoj, parazitoj estas komunaj, kaj inkludas endoparazitojn, kiaj nematodoj Splendidofilaria (Avifilaria) mavis kies specifa nomo mavis devenas el tiu turdo.[22] Rusia studo pri sangoparazitoj montris, ke ĉiuj Grizaj turdoj, Ruĝakselaj turdoj kaj Kantoturdoj portis hematozoojn, ĉefe Haemoproteus kaj Trypanosoma.[23] Ankaŭ iksodoj estas komunaj, kaj povas porti patogenojn, inklude de iksodoj portatan encefaliton en arbaraj areoj de centra kaj orienta Eŭropo kaj Rusio,[24] kaj la pli disvastigatajn bakteriojn de Borrelia .[25] Kelkaj specioj de Borrelia kaŭzas malsanon de Lyme, kaj grundomanĝantaj birdoj kiaj la Kantoturdo povas iĝi rezerviloj por tiu malsano.[26]

Manĝado redakti

 
Turdo kun beko plena de tervermoj.

La Kantoturdo estas ĉiomanĝanta, kaj nutras sin el ampleksa gamo de senvertebruloj, ĉefe tervermoj kaj helikoj, fruktoj kaj beroj. Kiel ĝia parenco, la Merlo, la Kantoturdo trovas animalajn predojn per vidado, havas ĉasteknikon de kuro kaj halto sur malferma grundo, kaj traserĉas sekan foliaron por serĉi eventualajn manĝaĵojn.[4]

Helikoj estas ĉefe gravaj kiam sekeco aŭ akra vetero malfaciligas trovi manĝaĵon. Turdoj ofte uzas preferatan ŝtonon kiel "amboso" sur kiu rompi la helikon antaŭ elpreni la mildan korpon kaj ĉiam forigas ĉion surgrunden antaŭ konsumado.[15] Junuloj dekomence elprenas aĵojn kaj klopodas ludi kun ili ĝis kiam ili lernas uzi ambosojn kiel iloj por rompi helikojn.[27] Idoj estas ĉefe manĝigataj el animala materialo kiaj vermoj, limakoj, helikoj kaj larvoj de insektoj.[4]

La Arbarheliko (Cepaea nemoralis) estas regule manĝata de la Kantoturdo, kaj oni sugestis, ke ties polimorfa ŝelbildo estas evolua respondo por malpliigi predadon;[28] tamen, la Kantoturdoj ne estas la ununura selekta faktoro implicita.[29]

Statuso redakti

 
El la verko de Naumann Naturgeschichte der Vögel Mitteleuropas

La Kantoturdo havas etendan teritorion, ĉirkaŭkalkulita je 10 milionoj da km kaj grandan populacion, kun ĉirkaŭkalkulitaj 40 al 71 milionoj da individuoj nur en Eŭropo.[30]

En okcidenta Palearkto estas pruvoj de populacimalpliiĝo, sed je nivelo sube de la sojlo postulata de la tutmonda konservozorgo kaj la IUCN Ruĝa Listo kategoriigas tiun specion kiel "Malplej Zorgiga".[30] En Britio kaj Nederlando, estis pli da 50 % de malpliiĝo en populacio kaj tiele la Kantoturdo estas inkludita en regiona Ruĝa Listo.[15][31] Malpliigo estas plej granda en farmoj (73 % ekde mezaj 1970-aj jaroj) kaj oni supozas ke temas pri ŝanĝoj en agrikultura praktikaro en ĵusaj jardekoj.[32] La precizaj kialoj de la malpliiĝo ne estas konataj sed povas rilati al perdo de heĝoj, movo al semosezono en aŭtuno anstataŭ printempe, kaj eble la pliiĝanta uzado de pesticidoj. Tiuj ŝanĝoj povis malpliigi la disponeblon de manĝo kaj nestolokoj.[33] En ĝardenoj, la uzado de venenoj por forigi limakojn kaj helikojn povas esti minaco[21] kaj en urbaj areoj, kelkaj turdoj estas mortigitaj kiam tiuj uzas la malmolan surfacon de ŝoseoj por rompi helikojn.[34]

Ĉe kulturo redakti

La karaktera kanto de la Kantoturdo, kun melodiaj frazoj ripetitaj dufoje aŭ plie, estis priskribita de la brita poeto de la 19a jarcento Robert Browning en sia poemo Home Thoughts, from Abroad.

La kanto inspiris ankaŭ la britan verkiston de la 19a jarcento Thomas Hardy, kiu parolis en Darkling Thrush de la kanto de la birdo kaj la brita poeto de la 20a jarcento Ted Hughes en Thrushes (Turdoj) koncentriĝis en ties ĉaslerteco , dum la kimra poeto de la 19a jarcento Edward Thomas verkis 15 poemojn pri merloj aŭ turdoj, inklude The Thrush:

Dunfermline, Scotland

En The Tables Turned, la romantika poeto William Wordsworth referencas la Kantoturdon.

Kiel manĝo redakti

Oni kaptis turdojn por manĝo delonge, almenaŭ de antaŭ 12,000 jaroj[35] kaj frua referenco troviĝas en Odiseado. Nuntempa ĉasado ĉe la Mediteraneo ne estas ŝajne tro efika por la malpliiĝo de la specio en tiu parto de sia teritorio.[32]

En Hispanio tiu specio estas kutime ĉasata dum migrado tra la lando, ofte uzante birdogluon kio estas malpermesata de la Eŭropa Unio, sed ankoraŭ tolerata kaj permesata en la Valencia Regiono.[36] En 2003 kaj 2004 la EU klopodis, sed malsukcesis, halti tiun praktikon en la Valencia regiono.[37][38]

Kiel maskoto redakti

Almenaŭ ĝis la 19a jarcento la Kantoturdo estis kaptivigita kiel kaĝobirdo pro ĝia melodia voĉo.[39] Estas malmulta pruvo, ke ties ĉasado por birdobredado havas signifan efikon negativan sur la naturaj populacioj.[4]

Referencoj redakti

  1. Brehm, Christian. (1831) Handbuch der Naturgeschichte aller Vogel Deutschlands, p. 382.
  2. 2,0 2,1 2,2 Song Thrush Turdus philomelos [CL Brehm, 1831 ]. BTO Birdfacts. British Trust for Ornithology. Alirita 2008-01-25.
  3. Voelker G, Rohwer S, Bowie RCK, Outlaw DC (2007). “Molecular systematics of a speciose, cosmopolitan songbird genus: Defining the limits of, and relationships among, the Turdus thrushes”, Molecular Phylogenetics and Evolution 42, p. 422–34. doi:10.1016/j.ympev.2006.07.016. 
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 4,17 4,18 Clement, Peter; Hathway, Ren; Wilczur, Jan. (2000) Thrushes (Helm Identification Guides). Christopher Helm Publishers Ltd, p. 392–395. ISBN 0713639407.
  5. Brackenbury, J. H. (1979). “Power capabilities of the avian sound-producing system.”, J. Exp. Biology. (PDF) 78, p. 163–166. 
  6. (1993) “Relations between Song Repertoire Size and the Volume of Brain Nuclei Related to Song: Comparative Evolutionary Analyses amongst Oscine Birds.”, Proceedings: Biological Sciences 254, p. 75–82. doi:10.1098/rspb.1993.0129. 
  7. Slater, Peter J. B. (1983). “The Buzby phenomenon: Thrushes and telephones.”, Animal Behavior 31, p. 308–309. doi:10.1016/S0003-3472(83)80204-8. 
  8. 'BIRDS', from An Encyclopaedia of New Zealand, edited by A. H. McLintock, originally published in 1966.. Te Ara - The Encyclopedia of New Zealand, updated 18-Sep-2007. Ministry for Culture and Heritage / Te Manatū Taonga. Alirita 2008-03-13.
  9. Heather, B.; Robertson, H.. (1996) The Field Guide to the Birds of New Zealand. Auckland: Viking, p. 384–385. ISBN 0 670 89370 6.
  10. Song thrush (Turdus philomelos). Birds. Department of Agriculture, Western Australia. Arkivita el la originalo je 2008-09-01. Alirita 2008-01-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-01. Alirita 2009-08-20.
  11. The State of Our Invertebrate Animals. State of New Zealand's Environment 1997, Chapter 9. Ministry for the Environment, New Zealand. Arkivita el la originalo je 2008-06-17. Alirita 2008-03-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-17. Alirita 2009-08-20.
  12. Song thrush (Turdus philomelos). Department of Agriculture and Food Western Australia. Arkivita el la originalo je 2008-09-01. Alirita 2008-03-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-01. Alirita 2009-08-20.
  13. The State of Our Indigenous Birds (PDF). The State of Our Biodiversity - The State of New Zealand’s Environment. Ministry for the Environment, New Zealand. Arkivita el la originalo je 2015-01-24. Alirita 2008-03-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-24. Alirita 2022-04-01.
  14. Mason, Christopher F. (1998). “Habitats of the Song Thrush Turdus philomelos in a largely arable landscape”, Journal of Zoology 244, p. 89–93. doi:10.1111/j.1469-7998.1998.tb00010.x. 
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 Snow, David; Perrins, Christopher M (editors). (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X. 1225–1228
  16. Davies, N. B. (marto 2002). “Cuckoo tricks with eggs and chicks”, British Birds 95 (3), p. 101–115. 
  17. (2001) “Differences in behaviour of closely related thrushes (Turdus philomelos and T. merula) to experimental parasitism by the common cuckoo Cuculus canorus”, Biologia, Bratislava (PDF) 56 (5), p. 549–556. 
  18. (March 2007) “Response of introduced European birds in New Zealand to experimental brood parasitism”, Journal of Avian Biology 38 (2), p. 198–204. doi:10.1111/j.0908-8857.2007.03734.x. 
  19. . A Review of the impact of Mammalian Predators on Farm Songbird Population Dynamics (PDF). Songbird Survival. Alirita 2008-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-02. Alirita 2009-08-20.
  20. Song thrush. Birds and wildlife. RSPB. Alirita 2008-01-27.
  21. 21,0 21,1 Song thrush - Turdus philomelos. Gardening with Wildlife in Mind. Natural England. Alirita 2008-01-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-24. Alirita 2009-08-20.
  22. (2000) “Estudio con microscopia electrónica de barrido de adultos de Splendidofilaria (Avifilaria) Mavis (Leiper, 1909) Anderson, 1961.”, Revista biologia (PDF) 14 (1). 
  23. (2005) “Occurrence of avian haematozoa in Ekaterinburg and Irkutsk districts of Russia”, Ekologija (PDF) 4, p. 8–12.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-26. Alirita 2009-08-20.
  24. Fedorov, Yu. V. (1968) "Further observations on the significance of wild birds as hosts of Ixodes ticks in the Tomsk focus of tick-borne encephalitis" Arkivigite je 2009-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Pentagon Reports Number: 0916176 (PDF)
  25. (May 2006) “Role of birds in Thuringia, Germany, in the natural cycle of Borrelia burgdorferi sensu lato, the Lyme disease spirochaete”, International Journal of Medical Microbiology 296, p. 125–128. doi:10.1016/j.ijmm.2006.01.001. 
  26. (July 2006) “Migratory Passerine Birds as Reservoirs of Lyme Borreliosis in Europe”, Emerging Infectious Diseases (PDF) 12 (7), p. 1087–1094. 
  27. Henty, C. J. (1986). “Development of snail-smashing by song thrushes”, British Birds 79, p. 277–281. 
  28. Goodhart, C. B. (majo 1958). “Thrush Predation on the Snail Cepaea hortensis”, The Journal of Animal Ecology 27 (1), p. 47–57. doi:10.2307/2173. 
  29. (1972) “Polymorphism in the Land Snail Cepaea Hortensis in Iceland.”, Oikos 23 (2), p. 218–225. doi:10.2307/3543409. 
  30. 30,0 30,1 "iucn"
  31. Song Thrush Turdus philomelos. Breeding Birds in the Wider Countryside. British Trust for Ornithology/Joint Nature Conservation Committee. Alirita 2008-01-27.
  32. 32,0 32,1 Cocker
  33. Song Thrush (Turdus philomelos). Species Action Plan. UK Biodiversity Action Plan. Alirita 2008-03-11.
  34. (2003) “Bird casualties on European roads — a review.”, Acta Ornithol. (PDF) 38, p. 77–93. 
  35. (2004) “Bird remains from a rock-shelter in Krucza Skala (Central Poland).”, Acta zooologica cracoviensia (PDF) 47 (1-2), p. 27–47.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-27. Alirita 2009-08-21.
  36. Commission of the European Communities (9a de Decembro 2004). Failure of a Member State to fulfil obligations – Directive 79/409/EEC – Conservation of wild birds – Hunting using limed twigs - Summary of the Judgment.
  37. Las Provincias (14a de Decembro 2006). Un entramado para cazar tordos.
  38. Europa Press El Tribunal de la UE condena a España por permitir la caza con 'parany' en la Comunidad Valenciana.
  39. Dyson, C. E.. (1889) Bird-Keeping - A Practical Guide for the Management of Singing and Cage Birds. Frederick Warne and co, p. 51.

Eksteraj ligiloj redakti