Sieger Köder

Sieger KÖDER (3-an de januaro 1925 en Aalen; 9-an de februaro 2015 en Ellwangen) estis germana katolika pastro kaj artisto. Köder estas kalkulata al la plej konataj pentristoj de kristana arto kaj kreantoj de kristnaskaj scenejoj el la 20-a jarcento. Li estis taksata dinamika kaj kolorpotenca „predikanto per bildoj“.