Siegfried Eduard Spielmann

svisa esperantisto
(Alidirektita el Siegfried Eduard SPIELMANN)

Siegfried Eduard SPIELMANN [ŝpilman] (naskiĝis la 20-an de junio 1870 en Obergosgeno) estis svisa esperantisto, doktoro de politikaj kaj ekonomiaj sciencoj, revizoro de internacia poŝtmandatoj en pensio.

Siegfried Eduard Spielmann
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1870 (1870-06-20)
en Obergösgen
Morto 3-an de junio 1938 (1938-06-03) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li havis instrudiplomon pri la lingvoj franca, itala kaj angla. Kiel demokrato, li ĉiam partoprenis la land- kaj urbopolitikan agadojn.

Li estis esperantisto de 1910. De 1913 li konstante propagandis Esperanton kaj gvidis kursojn, ankaŭ superajn. Li faris dekon da publikaj paroladoj por Esperanto en Berno kaj en aliaj svisaj urboj. Li estis prezidanto de Esperanto-Societo en Berno kaj eksprezidanto kaj honora prezidanto de ILEPTO, kiu sub lia prezido kaj kunlaborado de la fratoj Pierre kaj Robert Julien Filliatre kreskis multe. Li varbis kiel kolektivan membron la Internacion de PTT. Li estis poŝtestro de la Universala Kongreso de Esperanto en 1913 en Berno; krome li partoprenis 8 Universalajn Kongresojn. Li verkis gvidlibreton kaj gvidfoliaron pri Svisujo; ambaŭ ilustritaj kaj oficialaj, 1923 kaj 1925. Li redaktis depost 1928 ĉiusemajnan Esperanto-Angulon en svisa PTT- kaj doganfaka personara gazeto. Oftaj propagandaj artikoloj.

Eksteraj ligiloj redakti