Siegfried Obermeier
germana verkisto
Siegfried OBERMEIER (naskiĝis la 21-an de januaro 1936 en Munkeno; mortinta la 21-an de januaro 2011 en Oberschleißheim) estis germana romanverkisto, precipe kun historiaj temoj.
Siegfried Obermeier | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de januaro 1936 en Munkeno | |
Morto | 21-an de januaro 2011 (75-jaraĝa) en Oberschleißheim | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ekde 1963 li vivis en Oberschleißheim. Li verkis rakontojn, eseojn, glosojn kaj estis aŭtoro de trideko da romanoj. Por sia verkaro li ricevis medalon Littera kaj kultur-premion de Schleißheim.
El la verkaro
redakti- Mein Kaiser - Mein Herr (Mia imperiestro - Mia sinjoro, 1986, romano pri Karolo la Granda)
- -und baute ihr einen Tempel (- kaj li konstruis por ŝi templon - romano el Egiptio)
- Echnaton, Im Zeichen der Sonne (Aĥnatono, sub signo de la Suno)
- Caligula - der grausame Gott (Kaligulo, terura dio)
- Don Juan, der Mann, den die Frauen liebten (Don Juano, viro, kiun amis virinoj)
- Wurd’ ich mein Herz der Liebe weihn (Mian koron mi konsekris al la amo - pri Mozart)
- Torquemada (pri la fama Inkvizitoro)
- Geschichte des Judas (Historio de Judaso)
- Starb Jesus in Kaschmir? (Ĉu Jesuo mortis en Kaŝmiro?)
- Kleopatra
- Messalina - die lasterhafte Kaiserin (Messalina, la malvirta imperiestrino)
- Unheiligen Väter, Gottes Stellvertreter zwischen Machtgier und Frömmigkeit, Eine Geschichte der Päpste (Vivo de pekaj papoj, inter sopiro pri potenco kaj pieco)
- Die Muse von Rom (La muzo el Romo - pri Angelika Kaufmann kaj ŝia epoko)
- Richard Löwenherz (Rikardo Leonkoro)
- Sappho (Sapfo, poetino)
- Salomo und die Königin von Saba (Solomono kaj la reĝino el Ŝebao)
- Im Zeichen der Lilie (Sub la signo de lilio - pri Ĵan Dark)