Sigmundo Rákóczi (1544-1608)

Barono Sigismondo RÁKÓCZI, hungare RÁKÓCZI Zsigmond [ra:ko:ci], (naskiĝis 1544 en Felsővadász, mortis la 5-a de decembro 1608 samloke) estis princo de Transilvanio inter 1607 kaj 1608.

Sigmundo Rákóczi
Princo de Transilvanio Coat of arms of Transylvania.svg
Sigismund Racoczi.jpg
Regado 16071608
Antaŭulo Stefano Bocskai
Sekvanto Gabrielo Báthori
Persona informo
Naskiĝo 1544
en Felsővadász
Morto 5-an de decembro 1608 (1608-12-05)
en Felsővadász
Lingvoj hungara [#]
Ŝtataneco Princlando Transilvanio [#]
Familio
Dinastio Rákóczi [#]
Edz(in)o Borbála Thelegdy • Judit Békény de Alagh • Anna Gerendi [#]
Infanoj Georgo Rákóczi la 1-a • Erzsébet Rákóczi • Zsigmond Rákóczi • Pál Rákóczi [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Rákóczi edukiĝis en la kortego de Péter Perényi en Sárospatak kaj tie komenciĝis lia soldatkariero en luktoj kontraŭ turkoj. En 1567 li iĝis kapitano de fortikaĵo Eger, en 1572 de Szendrő. En 1575 li iĝis komandanto de hungara armeo kontraŭ Gasparo Békés. En 1588 li pro siaj meritoj soldataj ricevis rangon de barono. Ĉirkaŭ 1590 li geedziĝis kun la vidvino de András Mágóchy, Judito Bekényi kaj tiel havigis al si grandbienojn, interalie ankaŭ Munkács. En oktobro 1604 li aliĝis al Stefano Bocskai kaj en septembro 1605 je ties komisio iĝis plenpotenca gubernatoro kaj generalo de Transilvanio. La 8-an de februaro 1607 oni elektis lin reganto. La 5-an de marto 1608 li abdikis.

Antaŭe:Princo de TransilvanioPoste: 
Stefano Bocskai16071608Gabrielo Báthori

BibliografioRedakti

  • Szilágyi Sándor: A R.-ak kora Erdélyben (Pest, 1868).

FontoRedakti