Sikandrabad, (hindie सिकंदराबाद) estas historia urbego kaj municipo en distrikto de Bulandŝahr, en nordokcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en norda parto de federacia ŝtato Barato, krome ĝi apartenas al la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato).

Sikandrabad
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 203205
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 27′ N, 77° 42′ O (mapo)28.44952577.694152777778Koordinatoj: 28° 27′ N, 77° 42′ O (mapo) [+]
Alto 201 m [+]
Areo 11,42 km² (1 142 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sikandrabad (Utar-Pradeŝo)
Sikandrabad (Utar-Pradeŝo)
DEC
Sikandrabad
Sikandrabad
Situo de Sikandrabad

Map

vdr
Maŭzoleo

Demografio redakti

Sikandrabad en 2011 havis 294 858 da loĝantoj kun legoscio 61%.

Geografio redakti

Sikandrabad situas en 201 metrojn super la marnivelo inter rivero kaj kanalo. Bulandŝahr kaj Granda Noida troviĝas po 17, Khurĝa 26, Hapur 34, ĉefurbo Delhio 51, Aligarh 72, Sambal 86, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 366, Mumbajo 1165, Kolkato 1254 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Sikandrabad estis fondita en 1498, poste ĝi estis longe sidejo de pluraj regantoj.

Lingvoj redakti

La oficialaj lingvoj en Sikandrabad estas la hindia kaj urdua lingvoj.

 
Lernejo

Eduko redakti

Sikandrabad atestis rimarkindan progreson en instruaj instalaĵoj en malfrua 19-a jarcento. Antaŭ tiu periodo privataj ekleziaj lernejoj disponigis bazan edukon en lingvo, aritmetiko, historio, kaj geografio. La profana lernejo estis establita en la malfrua 19-a jarcento.

Religioj redakti

En Sikandrabad 52% de la populacio estas hinduoj, proksimume 47% estas islamanoj.

Trafiko redakti

Sikandrabad havas preterirantan fervojan linion iomete for, krome trairan ĉefvojon kaj solan flankovojon.

Klimato redakti

Sikandrabad situas en savanoklimato, kiun la musono influas. Plejparte pluvas en la musona sezono.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans