Bulandŝahr
Bulandŝahr, hindie बुलन्दशहर, urdue बुलंदशहर estas urbego kaj municipo en norda Barato, en okcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo, krome la urbego apartenas al la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato). La loknomo signifas: "alta urbo".
Bulandŝahr | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 203001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 24′ N, 77° 51′ O (mapo)28.40694444444477.849722222222Koordinatoj: 28° 24′ N, 77° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 195 m [+] | ||
Areo | 37 km² (3 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
Bulandŝahr havis populacion de 235 310 en 2011 kun legopovo 81%.
Geografio redakti
Bulandŝahr situas sur 195 metrojn super la marnivelo laŭ malgranda rivero. Khurĝa troviĝas 17, Granda Noida 34, Hapur 38, Aligarh 61, Merath 66, ĉefurbo Delhio 68, Sambal 70, Amroha 80, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 350, Mumbajo 1169, Kolkato 1237 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Bulandŝahr estis fondita kiel "Baran" fare de la reĝo Ahibaran kaj li konstruis ankaŭ fortikaĵon. La fortikaĵo estis konkerita en 1192. Dum la hinda liberecbatalo en 1857 Bulandŝahr apartenis al la sipajoj.
Ekonomio redakti
En Bulandŝahr estis konsiderinda komerco pri agrikulturaj produktoj krome gravas la tekstila industrio. En la najbareco oni kultivas sukerkanojn, grenojn, kotonojn.
Lingvoj redakti
La oficialaj lingvoj en Bulandŝahr estas la hindia kaj urdua lingvoj.
Religioj redakti
En Bulandŝahr la loĝantoj estas hinduoj (82,5%), islamanoj (16,5%), aliaj malpli ol 1%.
Eduko redakti
En Bulandŝahr la plej alta edukado okazas en altlernejo.
Trafiko redakti
Bulandŝahr havas trairan fervojan linion, ses alvenantajn ĉefvojojn kaj unu flankovojon. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Merath, respektive Delhio.
Klimato redakti
Bulandŝahr situas en savanoklimato, kiun la musono influas. Plejparte pluvas en la musona sezono.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeoj
- parko konstruita en 1837, ene busto de Mahatma Gandhi estis establita en 1969.
Fontoj redakti
- WikiTrans