Amroha
Amroha, hindie अमरोहा estas urbego en norda Barato, en norda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo venis el la Sanskrito kun la signifo mangarbaro.
Amroha | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 244221 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 54′ N, 78° 28′ O (mapo)28.904478.4675Koordinatoj: 28° 54′ N, 78° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 210 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
En 2011 loĝantoj de Amroha havis 198 471 kun legopovo 62%, kiu estas pli malalta, ol la landa averaĝo.
Geografio redakti
Amroha kuŝas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 210 m super la marnivelo. Moradabad troviĝas 29, Sambal 37, Biĝnor 63, Hapur 70, Mirat 76, Bulandŝahr 80, Khurĝa 94, Aligarh 118, Kasganĝ 122, tutlanda ĉefurbo Delhio 126, Agra 197, Kanpur 320, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 333, Kolkata 1215, Mumbajo 1244 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Onidire Amroha estis establita ĉirkaŭ tri mil antaŭ Kristo. La unua mencio okazis en 676 post Kristo. Ekde tiam pluraj dinastioj regis tie. En 1921 trajnakcidento okazis, dum 42 pasaĝeroj mortis. La urbego estas sidejo de nove fondita distrikto ekde 1997, pli frue la areo apartenis al Moradabad.
Ekonomio redakti
Amroha estas konata pro ĝia produktado de mangofruktoj. En la urbego estas granda merkato pri mangoj, krome oni okupiĝas pri sukerrafinadoj, teksadoj kaj ceramikaĵoj.
Religioj redakti
Amroha estas plejparte islama kun preskaŭ 74%, la hinduismo estas 25,5%, fine ekzistas iomete aliaj religioj.
Lingvoj redakti
La oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.
Eduko redakti
En Amroha universitato kaj altlernejoj funkcias.
Trafiko redakti
Amroha havas trairan fervojan linion inter Moradabad kaj Hapur. 3 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Delhio.
Klimato redakti
En Amroha jare pluvas ĉirkaŭ 1100 mm precipe dum la musonoj. La temperaturo varias somere inter 32-45 °C, vintre 1-29 °C.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
- brita enciklopedio