Moradabad
Moradabad (hinde: मुरादाबाद, urdue: مراداباد) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo. En la loknomo "abad" signifas: urbo.
Moradabad | |
hindie: मुरादाबाद, urdue: مراداباد | |
urbo | |
Oficiala nomo: Moradabad | |
Lando | ![]() |
---|---|
Subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Situo | Moradabad |
- alteco | 286 m s. m. |
- koordinatoj | 28° 50′ 00″ N 78° 47′ 00″ O / 28.83333 °N, 78.78333 °O (mapo) |
Loĝantaro | 806 714 (2009) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 244 001 |
Telefona antaŭkodo | 591 |
![]() | |
![]() |
GeografioRedakti
Moradabad etendiĝas en norda parto de la lando laŭ rivero enfluanta Gangon. Nov-Delhio troviĝas 167 km-ojn.
HistorioRedakti
En 1600 princo Murad establis Moradabad-on, tial komence Murad, nuntempe Morad aperis en la loknomo. Laŭ alia informo la urbo fondiĝis en 1625, kiel Chaupla. Tiam oni konstruis fortikaĵon. La britoj havis la urbon inter 1801-1947.
EkonomioRedakti
Moradabad famas pri prilaborado de latuno, kiun oni eksportas al multe da landoj. Ankaŭ prilaborado de kotono gravas. Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo tritikojn, rizojn, sukerkanojn.