Rampur (Utar-Pradeŝo)

Rampur, laŭ urdue kaj hindie रामपुर estas urbego kaj municipo en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo jam en proksimeco de Utarakando, en la samnoma distrikto Rampur, kie ĝi estas ties sidejo.

Rampur
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 244901
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 47′ N, 79° 1′ O (mapo)28.78879.019Koordinatoj: 28° 47′ N, 79° 1′ O (mapo) [+]
Alto 288 m [+]
Areo 20,2 km² (2 020 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Rampur (Utar-Pradeŝo)
Rampur (Utar-Pradeŝo)
DEC
Rampur
Rampur
Situo de Rampur
Rampur (Barato)
Rampur (Barato)
DEC
Rampur
Rampur
Situo de Rampur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rampur, Uttar Pradesh [+]
vdr
Komerca vojo en Rampur

Demografio redakti

Rampur havis populacion de 325 248 en 2011, sed laŭ takso en 2022 444 000 kun legopovo de 54%, kiu estas signife pli malalta, ol la subŝtata averaĝo.

 
Fakultato

Geografio redakti

Rampur situas sur ebenaĵo 192 metrojn super la marnivelo. Moradabad troviĝas 25, Barejli 61, tutlanda ĉefurbo Delhio 176, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 287, Kolkato 1164, Mumbajo 1259 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La princlando de Rampur estis establita fare de en:Faizullah Khan en 1774 kaj regis en la urbo ĝis 1794 kun ĉeesto de britoj. La princlando estis brita protekto poste. En 2007 la ministerio deklaris la distrikton minoritata loko en la ŝtato surbaze de la censodatumoj (2001) pri populacio, sociekonomikaj indikiloj kaj bazaj agrablaj indikiloj.

Ekonomio redakti

Ekonomio de Rampur (havanta tre fekundan grundon) baziĝas sur agrikulturo. Oni okupiĝas pri vinfarado, sukerprilaborado, produktado de alkoholoj, mentola oleoproduktado, tekstila teksado kaj fabrikado de agrikulturaj iloj. La urbego famas pri specialaj tranĉiloj, sed la registaro malpermesis fari tranĉilojn kun klingoj pli longaj ol 4,5 coloj, kaŭzante falon en ilia populareco.

Lingvoj redakti

En Rampur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.

Religioj redakti

En Rampur vivas precipe islamanoj (70%), iom hinduoj (28,5%), iomete sikistoj (1%) kaj ankaŭ aliaj.

Eduko redakti

En Rampur la plej altgrada eduko okazas en universitato, sed ekzistas ankaŭ altlernejoj.

Trafiko redakti

Al Rampur kuras tri fervojaj linioj el Moradabad, Barejli kaj Utarakando, krome po tri ĉefvojoj kaj flankovojoj el diversaj direktoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Barejli.

Klimato redakti

La averaĝa temperaturo en Rampur varias inter 15-26 °C. La meza jarpluvo estas 705 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musono, en la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans