Ĉandausi
Ĉandausi, hindie चन्दौसी estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto de Sambal. La origina loknomo estis "Chaand Si" signifante "simila al luno" (en hinda poezio la luno estas konsiderita kiel bela).
Ĉandausi | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 202412 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 27′ N, 78° 46′ O (mapo)28.4578.77Koordinatoj: 28° 27′ N, 78° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 284 m [+] | ||
Areo | 8,8 km² ( 880 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
En 2011 loĝantoj de Ĉandausi havis 114 254 kun legopovo 73%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio redakti
Ĉandausi kuŝas sur averaĝa alteco de 284 m super la marnivelo. Distrikta sidejo Sambal troviĝas 24, Moradabad 42, Rampur (Utar-Pradeŝo) 43, Badajun 60, Barejli 63, Kasganĝ 74, Bulandŝahr 89, Aligarh kaj Khurĝa po 94, Pilibhit 103, Granda Noida 123, tutlanda ĉefurbo Delhio 154, Agra 161, Kanpur 263, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 279, Kolkata 1164, Mumbajo 1217 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Ĉandausi estis fondita fare de ĥano Ibrahim en 1755. Li delogis plurajn komercistojn por ekloĝi en la urbo. Iom poste ankaŭ kamparanoj alvenis. La areo apartenis al distrikto de Moradabad, ekde 2011 al la nova distrikto Sambhal.
Ekonomio redakti
Ĉandausi situas en agrikultura regiono, tial la urbego estas centro por rizo- kaj sukereksportoj.
Religioj redakti
En Ĉandausi la plej ofta religio estas la hinduismo (73,5%) kaj islamanoj (preskaŭ 26%), iomete aliaj malpli, ol 1%.
Lingvoj redakti
La oficiala, ankaŭ ĉefa lingvo estas la hindia.
Eduko redakti
En Ĉandausi la plej altnivela instruado okazas en altlernejo.
Trafiko redakti
Ĉandausi havas rektajn fervojajn liniojn al Moradabad, Barejli kaj Aligarh, ĉefvojojn al Moradabad, Aligarh kaj Badajun, flankovojon al Sambhal.
Klimato redakti
En Ĉandausi jare pluvas po 1143 mm precipe dum la musonoj. La temperaturo varias somere inter 32-45 °C, vintre 1-29 °C.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans