Sikijor (urbo)
Sikijor - tagaloge Bayan ng Siquijor - estas urbo en Filipinoj, en la samnoma insulo Sikijor, en regiono Centraj Bisajoj, kie estas ĉefurbo de la samnoma provinco Sikijoro. La urbo havas 42 distriktojn.
Sikijor | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6225 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 915 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 319 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 13′ N, 123° 31′ O (mapo)9.215123.514Koordinatoj: 9° 13′ N, 123° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 29 m [+] | ||
Areo | 90,7 km² (9 070 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Geografio Redakti
Sikijor etendiĝas en la nordokcidenta marbordo de la insulo [1]. Dumaguete troviĝas 27, regiona ĉefurbo Cebuurbo 128, Cagayan de Oro 147, Dabao 331, General Santos 390, Manilo 658, Kezonurbo 664, Tuguegarao 954 kilometrojn (aere) [2].
Historio Redakti
Antaŭ la hispana periodo estis tie indiĝena reĝlando. La hispanaj pastroj alvenis en Sikijor en 1780, sed paroĥo kaj komunumo estis fondita en 1794. La provinco fondiĝis en 1890. La cetera historio estas la sama ol Filipinoj (Usona dominado, japana okupo, liberiĝo).
Ekonomio Redakti
En Sikijor la ekonomio konsistas el agronomio. La ĉefaj produktoj estas terkultivadon, fiŝkaptadon, ligno- kaj korboproduktadojn.
Religio Redakti
En Sikijor precipe katolikoj vivas.
Trafiko Redakti
Sikijor voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La urbo havas enlandan flughavenon kaj maran havenon kun pramaj servoj.
Klimato Redakti
La klimato de Sikijor estas klasifikita kiel tropika klimato kun musono. Jare pluvas po 1047 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. Tamen pli ofte pluvas inter junio kaj oktobro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj Redakti
Fontoj Redakti
- WikiTrans
-
Preĝejo
-
Malnova domo
-
Haveno