SilkostratoXiushui (en ĉina: 秀水街; en pinjino: Xiùshuǐ Jiē, Xiushui Strato, laŭvorte kun signifo "bela akvo strato"), alinome Silkobazaro aŭ Silkostrata Bazaro, estas butikumejo en Ĉaoĝang Distrikto, Pekino, kiu estas hejmo de ĉirkaŭ 1 700 pomalgrandaj vendistoj, fama inter eksterlandaj turistoj pro sia ampleksa elekto de varoj. La Silkostrato estas ĉe Yonganli, ĝuste okcidente de la Ĉina Monda Komerca Centro kaj estas alirebla per metroo (linio 1) kaj buso.

La malnova Silkobazaro en Septembro 2004, nune fordetruita.
Silkostrata Bazaro, 2012.

La Silkostrato altiras proksimume 20 000 vizitantojn tage (el 9a ĝis 9a) en semajntagoj kaj inter 50 000 kaj 60 000 en semajnfinoj je 2006. Tiu 35 000 m² komplekso estas hejmo de 1 700 pomalgrandaj vendistoj kaj de ĉirkaŭ 3 000 vendistoj dise tra ĉirkaŭ sep etaĝoj kun tri niveloj. Multaj el la vendejoj laŭlonge de jaroj akiris lokan kaj internacian reputacion pro vendado de luksaj varoj relative malmultekoste.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 39° 54′ 29.59″ N 116° 26′ 36.30″ O / 39.9082194 °N, 116.4434167 °O / 39.9082194; 116.4434167 (mapo)