Silvestre de Balboa

Silvestre de BALBOA Troya Quesada (Las Palmas de Gran Canaria, 30a de junio 1563[1]​ – Sta. María del Puerto del Príncipe, ĉirkaŭ 1644),[2] estis verkisto el Kanariaj insuloj konsiderata aŭtoro de la unua literatura teksto verkita en Kubo.

Silvestre de Balboa
Persona informo
Silvestre de Balboa
Naskonomo Silvestre de Balboa Troya Quesada
Naskiĝo 30-an de junio 1563 (1563-06-30)
en Gran Canaria
Morto 30-an de novembro 1643 (1643-11-30) (80-jaraĝa)
en Kubo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia verko Espejo de Paciencia estis kaŝita kaj survivis al incendio kiu detruis la urbon Camagüey en 1616. Ĝi estis malkovrita en 1836 fare de José Antonio Echeverría, kiu trovis la manuskriptojn en tre malbona stato en la arkivoj de la Patriota Socio de Havano, inter aliaj dokumentoj. La poemo estis publikigita laŭ fragmentoj du jarojn post ties trovo, nome en 1838, en la gazeto El Plantel kaj poste komplete por la unua fojo en la dua eldono de la Bibliografía Cubana de los siglos XVII y XVIII.[3]

Espejo de Paciencia (Pacienca Spegulo) estas konsiderata la unua literatura verko en Kubo, bazata sur historia fakto pri la kapto de la episkopo de Kubo, Juan de las Cabezas Altamirano,[4]​ fare de la franca korsaro Gilberto Girón en 1604 en la haveno de Manzanillo, kaj posta elaĉeto fare de la lokanoj estritaj de Gregorio Ramos, kaj pri kiel la korsaro estis mortigita de la sklavo Salvador Golomon.

Balboa havis sufiĉe bone kosntruita literaturan preparon kaj la verko montras la influon de la kanariaj poetoj Bartolomé Cairasco de Figueroa kaj Antonio de Viana.[5]

Notoj redakti

  1. Balboa, 1988, p. 10, prólogo.
  2. Pri lia mortodato, «Información» de la Inkvizicio pri sangupureco de lia filo Juan de Balboa, oni deduktas, ke li estis mortinta en 1649. Tamen li mortis antaŭ 1644, ĉar en tiu jaro lia edzino faris testamenton jam estante vidvino.
  3. Balboa, 1988, p. 9, prólogo.
  4. Balboa, 1988, pp. 10–11, prólogo.
  5. Balboa, 1988, pp. 14–18, prólogo.

Bibliografio redakti