Silvia SALEMI (naskiĝis la 2-an de aprilo 1978 en Palazzolo Acreide, Sicilio) estas itala kantisto kiu skribas preskaŭ ĉiujn siajn proprajn tekstojn.

Silvia Salemi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1978 (1978-04-02) (45-jaraĝa)
en Palazzolo Acreide
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistokomponisto • televida prezentisto • radio-prezentisto
TTT
Retejo http://www.silviasalemi.com/
vdr

Silvia Salemi komencis sian karieron en 1995 kun la venko en la konkurso por junaj talentoj en Castrocaro. La sekvan jaron ŝi unue partoprenis la junulan konkurson de la Festivalo Sanremo, kiun ŝi finis kvina. Ŝi partoprenis la festivalon pliajn tri fojojn en 1997, 1998 kaj 2003. Ŝi estis dua en la 1997-datita konkurado Un disco per l'estate. En 2004 ŝi estis kandidatino pri la itala realeca televidserio Music Farm, en kiu partoprenis aliaj italaj artistoj.