Malfermi la ĉefan menuon

Sinagogo en Târgu Mureș

(Alidirektita el Sinagogo (Târgu Mureș))

La sinagogo en Târgu Mureș estas impona religia konstruaĵo de la urbo.

Sinagogo de Târgu Mureș

HistorioRedakti

En la iama hungara urbo Marosvásárhely (nun Târgu Mureș) la judoj konstruis preĝdomon en la 19-a jarcento. La nun videbla sinagogo por la sendependa rito konstruiĝis inter 1899-1900. En 1944 germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judan loĝantaron al Aŭŝvico. Post la 2-a mondmilito dum dominado de Rumanio iom da judoj elmigris al Palestino. La konstruaĵo estis iomete renovigita en 1970, 1975, 1985, poste en 2000 ĝi plene renoviĝis. Sur la muro oni metis memortabulon pri la holokaŭsto.

la sinagoga fasado

KonstruaĵoRedakti

La eklektika sinagogo situas sola en korto laŭ la strato. La fasado havas 3 partojn kun po 1 enirejoj, sed la meza enirejo estas triparta arkado. Pli supre granda rondfenestro dominas, supre estas surskribo: „Mia domo estas nomata domo de preĝado por ĉiuj popoloj!”. Ankaŭ ĉe la flankaj partoj po unu rondfenestroj estas videblaj. Pli supre estas po unu turoj. En centro de la konstruaĵo granda kupolo etendiĝas. Interne sur la teretaĝo por la viroj estas 314, sur la unua etaĝo por virinoj 238 sidlokoj troviĝas. La plafono estas riĉe pentrita per steloj.

FontojRedakti