La novgotika Sinagogo en Buda tre proksime al Danubo estas historia monumento en Budapeŝto, en loĝkvartalo Újlak. Numtempe ĝi estas tre aktiva sinagogo.

Malantaŭa parto de la sinagogo

Historio redakti

La judoj havis en tiu loko sinagogon jam en la 18-a jarcento, kiun ili malkonstruis kaj konstruis pli novan inter 1887-1888. Origine ĝi situis en granda korto, sed en 1928 pro financaj problemoj la sinagogo estis preskaŭ ĉirkaŭkonstruita per sesetaĝa loĝdomo, tial la sinagogo estas videbla nur el la Danubobordo. La loĝdomo havas koridorojn al la sinagogo, tial estas bela vido al la sinagogo.

Konstruaĵo redakti

La arkitekto estis Sándor Fellner.

Dimenzioj de la konstruaĵo:

  • longo: 22 m
  • larĝo: 19 m
  • alto: 8 m

La sinagogo povas akcepti 400 homojn, laŭ la kutimoj la virinoj havas apartajn enirejojn. La plej fama kredanto estis Manfréd Weiss.

Interne 3 galerioj por virinoj etendiĝas. Ĉe la flankomuroj estas videblaj memortabuloj pri la martiroj kaj pri la plej grava rabenoj.

Fontoj redakti