Sinagogo en Mátészalka
La Sinagogo en Mátészalka estas historia monumento, nuntempe bildgalerio aŭ koncertejo.
Sinagogo en Mátészalka | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
sinagogo ![]() | |||
Lando | Hungario ![]() | ||
Situo | Mátészalka | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 57′ 26″ N, 22° 19′ 29″ O (mapo)47.95726422.324717Koordinatoj: 47° 57′ 26″ N, 22° 19′ 29″ O (mapo) | ||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/56/Synagogue_in_M%C3%A1t%C3%A9szalka.jpg/220px-Synagogue_in_M%C3%A1t%C3%A9szalka.jpg)
Historio
redaktiLa judoj alvenis al Mátészalka en la 18-a jarcento. Ili konstruis la unuan sinagogon en 1828. La nun videbla malfruklasikisma sinagogo en 1857 konstruiĝis. En 1944 la germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judojn al Aŭŝvico. Ili grandparte pereis, la sinagogo ne plu estis uzata kaj ĝi ruiniĝis. Dum la socialismo la sinagogo rekonstruiĝis. En la konstruaĵo funkcias ekspozicioj aŭ koncertoj.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola laŭ strato kaj formas ortogramon. En mezo de la fasado la ĉefenirejo situas, pli supre estas stelo de Davido. Interne laŭ la kutimoj oni konstruis galerion por la virinoj. Sur la fasado estas 3, sur la flankomuro estas 4 fenestroj.
Tabernaklo
redaktiLa pompa tabernaklo 5 metrojn alta fariĝis en 1875. Oni malkovris ĝin en la forlasita sinagogo, Israelo aĉetis ĝin kaj metis ĝin en muzeon post renovigo.