Sinbillavejn
Sinbillavejn, arabe السنبلاوين estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija.
Sinbillavejn | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 53′ N, 31° 28′ O (mapo)30.88138888888931.460277777778Koordinatoj: 30° 53′ N, 31° 28′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Etimologio
redaktiSinbillavejn arabe signifas "kie estas la tritiko".
Demografio
redaktiEn Sinbillavejn loĝis 113 717 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Geografio
redaktiSinbillavejn kuŝas sur ebenaĵo. Provinca sidejo Mansuro (Egiptio) troviĝas 19, Mit Gamr 27, Zagazigo 33, Bilkas 39, Tanto 46, Manzala 54, Kafr aŝ-Ŝejĥo 61, Damiato 68, Ismailio 83, ĉefurbo Kairo 97, Aleksandrio 154, Asuano 769 kilometrojn (aere) [1].
Ekonomio
redaktiĈirkaŭaĵo de Sinbillavejn estas bazita sur agrikulturo, kie rizoj kaj tritikoj estas kultivitaj en la areo. En la urbego la ĉefa okupiĝo krom la serva sektoro estas la aŭtoriparado. Menciindas produktado de farunoj.
Klimato
redaktiSinbillavejn havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 50 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 13-27 °C.
Trafiko
redaktiSinbillavejn havas trairan fervojan linion, krome 5 ĉefvojoj kaj 3 flankovojoj kuras al la urbego. Enurbe kaj en la aglomeraĵo precipe motoraj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn, sed ekzistas ankaŭ aŭtobusoj (longdistance) kaj busetoj.
Vidindaĵoj
redaktiReferencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans