Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sinonimiko estas la scienco kiu celas difini la signifonuancojn inter sinonimoj.

La germana lingvisto Johann August Eberhard difinis en 1795:

Citaĵo
 La vortoj, kiuj estu klarigataj en ĝenerala sinomiko,
1-e havi malsamajn signifojn, sed
2-e tiuj signifoj inter si devas esti tiom similaj, ke ilia malsameco ne facile rimarkebas. [...]
La vortoj, kiuj estas temo de sinonimiko, ne estu propraj nomoj, sed komunaj [pli ĝeneralaj, kategoriigaj] terminoj, ili do ne priskribu unuopajn aferojn, sed ĝeneralajn. Se ili havas similajn signifojn, la aĵoj kiujn ili priskribas samu en komunaj ecoj. Se ili nur komunas je pli distanca komuna karakterizaĵo, ilia diverseco facile rimarkeblos kaj ne necesos longa analizo por ĝin vidigi. Ekzemple oni sen peno diferencigas la konceptojn "See" (lago) kaj "Fluß" (rivero), ĉar ili nur komunas je la pli ĝenerala karakterizaĵo konsisti el akvo. Sed la vortoj "Fluß" (rivero) kaj "Strom" (rivero, eble riverego) [en Esperanto pli bona ekzemplo estus la vortoj "rivereto" kaj "rojo"] povas iĝi temo de sinonimiko, ilia diferenco ne troveblas sen pli profunda pripenso, ĉar ili komunas je la pli proksima karakterizaĵo de fluanta akvo [de "rivereco" aŭ de "natura akvovojo ambaŭflanke limigita per proksima bordo"]
— Johann August EberhardVersuch einer allgemeinen teutschen Synonymik, Halle (Saale), Ruff'sche Verlagsbuchhandlung, 1795, jen rete legebla la 3-a eldono de 1826, paĝo 16</ref>

Vidu ankaŭ: semantiko, signifo.

Eksteraj ligiloj redakti