Sinonimoj en Esperanto

Esperanto-sinonimo estas Esperanta vorto, kiu sinonimas kun alia Esperanta vorto kaj povas ĝin anstataŭi en teksto, por ke la esprimado estu malpli monotona, pli riĉa, pli preciza aŭ pli nuancita.

La Esperantajn sinonimojn oni trovas en la libroj de Jaan Ojalo (Esperantaj Sinonimoj) kaj Marinko Ĝivoje (Esperantonimoj). Multajn sinonimojn enhavas ankaŭ PIV.

La mankon de sinonimoj en Esperanto sentas precipe la tradukantoj de beletro, kiam ili klopodas esperantigi gravan nacilingvan verkon, kiu famiĝis ne nur pro sia bela rakonto, sed ankaŭ pro riĉa esprimado. En naciaj lingvoj ekzistas pluraj esprimoj ekzemple por diversaj specoj de montoj, sed traduki ĉion nur kiel monteto - monto - montego estas sentata kiel primitivaĵo, kiu domaĝas la tradukatan verkon kaj samtempe lezas la prestiĝon de Esperanto. Tio instigas multajn literaturistojn enkonduki neologismojn (hilo, kolino, alpo).

Aliflanke la esperantistaro malmulte utiligas la jam ekzistantajn esprim-eblojn, pri kiuj Esperanto disponas. La lernantoj kutime lernas radikvorton en ĝia baza formo kaj signifo (letero, aŭtoro) kaj ne konscias, ke ili estas verbigeblaj kaj povas krei efikan sinonimon (mi skribas leteron al amiko - mi leteras al amiko, mi verkis romanon - mi aŭtoris romanon). La samo validas ankaŭ por adjektivigo (granda - kolosa, giganta, mamuta; malgranda - nana, pigmea, liliputa, kolibra) kaj por kunmetaĵoj (timema - malbrava, senkuraĝa, leporkora).

La uzantoj serĉas sinonimojn ĉiam por la plej konataj vortoj (ek-e por monto, ne por alpo), tial la sinonimaj vortaroj devus proponi kiel kapvortojn ĝuste tiujn plej multe uzatajn esprimojn kaj ĉiujn neologismojn kolekti en ilia nesto. Estas nelogike uzi kiel kapvorton neologismon (toporo) kaj kiel sinonimon proponi ĝeneralan vorton (hakilo). Male, la uzanto serĉos hakilon kaj devas trovi:

hakilo toporo, adzo; maĉeto, serpo, gilotino; halebardo, glavo, sabro

(Fine post punktokomoj estas esprimoj nur parencaj, ne tute sinonimaj).

Estas demando, ĉu la derivaĵoj devas havi proprajn nestojn aŭ esti metitaj sub la vortradikon (hak), kaj kien enmeti prefiksajn derivaĵojn (balatalhakilo, fendhakilo, sarkhakilo), precipe la mal-vortojn. En la vortaro de Ojalo oni trovas ekz-e malbela nur en la indekso fine de la libro, dum en la vortaro mem ĝi troviĝas kiel subordita esprimo sub la kapvorta neologismo turpa.

Estus bezone malfermi sinoniman vortaron en la reto kaj ebligi ĝian komunan ellaboradon kaj riĉigadon.