„ « Sivaĝi» estas alloga drameto el la hinduja historio de la deksepa jarcento. La verkinto estas juna hindo kiu vizitante Svedujon por studoj okaze interesiĝis pri Esperanto kaj fervore komencis ĝin studi. Post apenaŭ unujara lernado li nun traveturas Svedujon farante prelegojn en Esperanto pri sia hejmlando kaj ĝia popolo tiamaniere propagandante. Kun flamanta entuziasmo li akceptis la mondlingvan ideon kaj ĝian efektiviĝon per Esperanto. « Sivaĝo » estas la unua
verko de Laksmishwar Sinha. ”