Skalice u České Lípy

Skalice u České Lípy (germane Langenau) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa, en Ralska montetaro, sur nura orienta limo de PPR Bohemia mezmontaro, en valo de rojo Šporka. Vivas ĉi tie 1 548 loĝantoj (2023). Super la municipo estas du dominantaj montetoj, Chotovický vrch kaj Skalický vrch.

Skalice u České Lípy
germane Langenau
municipo
Skalice el sudo, municipa ofico, dekstre preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Skalice u České Lípy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Nový Bor
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Rivero Šporka
Situo Skalice u České Lípy
 - alteco 324 m s. m.
 - koordinatoj 50° 44′ 43″ N 14° 31′ 50″ O / 50.74528 °N, 14.53056 °O / 50.74528; 14.53056 (mapo)
Katastro 11,54 km² (1 154 ha) Skalice u České Lípy
Loĝantaro 1 548 (2023)
Denseco 134,14 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 17
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 562025
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Skalice u České Lípy
Retpaĝo: www.skaliceuceskelipy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Okrouhlá, Slunečná, Horní Libchava, Kamenický Šenov, Chotovice, Nový Bor kaj Česká Lípa.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 661
18803 061
18903 116
19003 286
19103 362
19213 009
JaroLoĝantoj
19303 324
19501 659
19611 676
19701 659
19801 276
19911 074
JaroLoĝantoj
20011 200
20141 487
20161 495
20171 510
20181 510
20191 516
JaroLoĝantoj
20201 532
20211 524
20221 540
20231 548

Interesaĵoj redakti

Skalický vrch (484 m s. m.) – sur montopiedo estas subteraj spacoj kreitaj de ĉirkaŭ 15 kunigitaj ĉambregoj. Nuntempe temas pri regiono, kie troviĝas protektitaj vespertoj. La 4-an de septembro 2012 Regiona ofico de Regiono Liberec proklamis la areon kiel naturmemorindaĵon Skalice u České Lípy.

En Svobodná Ves (odloučená část Skalice) troviĝas ampleksa loko kun printempa leŭkojo.

Personecoj redakti

  • Vincenz Janke (1769–1838), vitrofarista belartisto kaj pentristo, li naskiĝis en Skalice
  • Georg Anton Janke (1697–1769), vitrofarista komercisto
  • Johann Georg Trauscke, vitrofarista komercisto
  • Josef Bekel – pentristo, portretisto, litografisto, kaj fotografisto
  • Jeroným Grohmann – praga orumaĵisto kaj arĝentumisto, li naskiĝis en Skalice
  • Hynek Rückl – fondinto de vitrofarejo de kolora kaj kuracista vitro
  • Josef Richter (1860 Zubrnice – 29-a de majo 1931 Skalice u České Lípy), finstudinte pli superan gimnazion en Litoměřice li agadis kiel help-instruisto en Touchořiny (1877–1880), en Heřmanice (1880–1882) kaj en la jaroj 1900–1921 kiel superinstruisto en Slunečná.

Pluaj fotoj redakti