Skandalo kun Essjay

Skandalo kun Essjay estas eventoj rilataj al tio ke la uzanto de la anglalingva Vikipedio, redaktinta sub pseŭdonomo Essjay kaj prezentinta sin kiel profesoron, montriĝis trompanto, 24-jara studento ĉerpinta sciojn el retaj kompendioj «por flavbekuloj». Nelonge antaŭ la malkovriĝo de la vero pri Essjay Jimmy Wales enpostenigis lin en la Arbitracian Komitaton.

Ĥronologio de la eventoj
  • 8-a de februaro 2005: La uzantokonto Essjay estas registrita.
  • 2005—2006: Essjay deklaras, ke li instruas teologion kaj havas gradojn pri teologio kaj kanona juro[1].
  • 31-a de julio 2006: En la ĵurnalo The New Yorker aperis intervjuo kun Essjay.
  • Januaro 2007: Essjay eklaboras en la kompanio Wikia.
  • 7-a de januaro 2007: Essjay publikigas en Wikia siajn personajn informojn (nomo, historio de dungiteco, statuso en diversaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio), kiuj kontraŭdiras al la informoj sur lia uzantopaĝo en Vikipedio.
  • Januaro 2007: Daniel Brandt turnas sin al Jordan por klarigoj rilate al la kontraŭdiroj en lia biografio[2].
  • 2-a de februaro 2007: Ankoraŭ unu uzanto petas Jordan-on klarigi kontraŭdirojn. Jordan respondas[3].
  • 23-a de februaro 2007: Jimmy Wales deklaras pri promocio de Essjay en la Arbitracian Komitaton. (Poste s-ro Wales klarigis, ke la precipa influinta faktoro estis «varma subteno de la flanko de la Arbitracia Komitato mem»)[4].
  • 26-a de februaro 2007: The New Yorker publikigas malkonfirmon de la artikolo publikigita la 31-an de julio, en sekcio «leteroj al la redaktejo». Elektronikaj fontoj transkaptas la novaĵon ne pli malfrue ol post diurno[5][6].
  • 3-a de marto 2007: Jimmy Wales proponas al Jordan propravole forlasi ties «respondecan postenon». Jordan forlasas Vikipedion, kaj post ioma tempo ankaŭ Wikia-n.
  • 5-a de marto 2007: La historio aperas en The New York Times.
  • 6-a de marto 2007: Loka ĵurnalo en la naskiĝurbo de Jordan publikigas artikolon kun duboj pri tio, ke li iam laboris por la kuratora agentejo United States Trustee Program kaj estis helpa juristo (angle: paralegal) en Kentukio, kiel li asertis sur sia paĝo en Wikia en januaro 2007[7].
  • 7-a de marto 2007: La historio allogas atenton de la agentejo Associated Press.
  • 8-a de marto 2007: La historio aperas en televido kiel duminuta raporto en World News with Charles Gibson[8].
  • 12-a de marto 2007: The New Yorker publikigas oficialan pardonpeton de Jimmy Wales[9].

Intervjuo redakti

 
Foto de Jordan el lia paĝo en Wikia

Pulitzer-premiita ĵurnalistino Stacy Schiff (angle: Stacy Schiff) intencis verki artikolon pri Vikipedio por The New Yorker. Oni konsilis al ŝi intervjui la uzanton Essjay (lia vera nomo Ryan Jordan tiam ankoraŭ ne estis konata). Li konsentis rakonti pri siaj spertoj de administrado de Vikipedio sub la kondiĉo, ke ŝi malkovros neniujn liajn personajn informojn krom la disponeblajn sur lia uzantopaĝo.

En la intervjuo Jordan deklaris, ke li havas sciencajn gradojn pri teologio kaj kanona juro kaj dum longa tempo instruas en privata universitato. Krome li deklaris, ke li pasigas en Vikipedio ne malpli ol 14 horojn diurne, sed kaŝas sian ŝatokupon disde siaj kolegoj kaj amikoj.

Li rakontis, ke li ofte kunprenas al prelegoj porteblan komputilon kaj okupiĝas pri Vikipedio dum liaj studentoj plenumas testajn taskojn. Sian anonimecon Jordan klarigis per deziro eviti persekutadon en la virtuala spaco. Jordan rakontis, ke li sendis de sia nomo al koleĝa instruisto malpermesadinta uzi en kursaj laboraĵoj informojn el Vikipedio leteron, en kiu li esprimis sin defende al Vikipedio, kaj por plia aŭtoritateco de siaj asertoj uzis siajn elpensitajn titolojn.

Estimata profesoro <Ajnulo>.

Mi estas administranto de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj krome dum longa tempo instruas teologion. Mi invitas vin viziti mian personan paĝon kaj konvinkiĝi pri miaj kvalifikoj…

Senmaskigo redakti

Siajn verajn personajn informojn Jordan publikigis sur sia persona paĝo en Wikia[10][11][12]. Aliaj redaktantoj de Vikipedio petis lin klarigi evidentajn malkoincidojn, al kio li respondis:

Estas multaj troloj, persekutantoj kaj psiĥopatoj, kiuj vagas ĉirkaŭ Vikipedio kaj la aliaj projektoj de Vikimedio, serĉante homojn por ĉikani, persekuti kaj alimaniere ruinigi ties vivojn (kelkaj estis arestitaj pro iliaj aktivaĵoj ĉi tie)… Vi fine diros ion kio kondukos reen al vi, kaj persekutantoj trovos tion… Mi decidis esti mi mem, neniam kaŝi mian personecon, ĉiam esti tiu kiu mi estas, sed utiligi misinformadon koncerne tion, kion mi konsideras malgravaj detaloj: aĝo, situo, okupo ktp…

Daniel Brandt, ofte kritikinta Vikipedion, liveris tiujn informojn al la redaktejo de la ĵurnalo The New Yorker. En februaro 2007 aperis malkonfirmo. La aktuala versio de la artikolo en la retejo de la ĵurnalo enhavas noton: «Essjay asertas, ke li estas 24-jara, havas neniun sciencan gradon kaj neniam instruis»[13].

Referencoj redakti

  1. Disponebla en la arĥivo de Interreto versio de paĝo kun tiu deklaro estas datita per la jaro 2006: Archived copy of Essjay's Wikipedia user page (angle). The Internet Archive. Arkivita el la originalo je 2006-01-11. Alirita 2007-10-18.
  2. Ian King. 'A Wiki web they've woven' (angle). vancouver.24hrs.ca. Arkivita el la originalo je 2007-03-02. Alirita 2007-03-02.
  3. Profiles do not mesh… (angle). Essjay Wikipedia talk page (2007-02-02). Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-07-26.
  4. Jimmy Wales (2007-10-17). ArbCom (angle). WikiEN-l. Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-10-23.
  5. Nicholas Carr (2007-02-27). Essjay disrobed (angle). Rough Type. Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-07-26.
  6. Jeff Bercovici (2007-02-28). Ode to Wikipedia Riddled with Errors (angle). Radar. Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-07-26.
  7. Wolfson, Andrew. «Wikipedia editor who posed as professor is Ky. dropout» Arkivigite je 2009-01-13 per la retarkivo Wayback Machine, The Courier-Journal, March 6, 2007 (angle)
  8. ABC News broadcast on Essjay (angle). Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-03-08.
  9. Wales, Jimmy. Making amends (angle), p. 24. The New Yorker (2007-03-19).
  10. Goldman, Russell. Wikiscandal: A Prominent Editor at the Popular Online Encyclopedia Is a Fraud (angle). ABC News (2007-03-06). Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2009-03-03.
  11. Elsworth, Catherine. Wikipedia 'expert' admits: I made it up (angle). The Age (2007-03-08). Alirita 2009-03-03.
  12. Fake professor in Wikipedia storm (angle). BBC News (2007-03-06). Alirita 2007-03-16.
  13. Shiff, Stacey. «Know it all: Can Wikipedia conquer expertise?» (angle). The New Yorker (2006-07-24). Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2009-03-03.