Sketejo (Urba bosko)

La Sketejo en Urba bosko (Budapeŝto) hungare Városligeti Műjégpálya estas prestiĝa vintra sportejo, somere loko de boatado en Budapeŝto (Hungario), en distrikto Zugló.

Larĝa foto pri la glaciejo/lago (maldekstre Fortikaĵo Vajdahunyad, dekstre domego por la sketejo)
La lago kun Fortikaĵo Vajdahunyad
La lago kun la sketeja konstruaĵo
Subĉiela aranĝaĵo sur la laga betono

Situo redakti

La sketejo situas inter Arthalo Budapeŝto, Placo de Herooj kaj Fortikaĵo Vajdahunyad. Estas ponto tra la lago. La sketejo estas loko de diversaj ĉampionadoj pri rapid-sketado kaj arta sketado.

Historio redakti

En la malfrua 1869 Géza Kresz kun aliaj sketantoj fondis asocion. Ili havis la permeson establi sketejon en unu el la lagoj en Urba bosko kaj ili konstruis lignan dometon por servi la sketantojn. En la frua 1870 oficiale okazis la solena inaŭguro. La sketado estis senpaga. Tiam tiu ĉi lago estis la plej granda glacio en la mondo por sketadi. En 1874 la dometo plene cindriĝis, poste estis konstruita la nun videbla novbaroka konstruaĵo. Nuntempe ĝi estas historia monumento. Malsupre oni fiksis la sketilojn, en la supra nivelo estis diversaj ĉambroj. Ekde 1893 oni aranĝis konkursojn pri sketado. En 1908 oni fondis la tutlandan hungaran sketasocion. En 1926 oni aranĝis tie Sket-Ĉampionadon, en 1936 glacihokeistoj de Kanado ludis sur la glacio. Tiutempe en la betona fundo estis jam tuboj, kiuj laŭ la neceso fridigis la glacion/akvon. En 1968 laŭ la internacia postulo la glacio estis pligrandigita. Inter 2010-2013 la konstruaĵo estis plene renovigita.

Somera uzo redakti

La subĉiela sketejo somere ĉiam estis lago por boatadi. La akvoprofundo ne estas granda. Foje oni aranĝas ankaŭ surbetonajn aranĝaĵojn.

Bildaro redakti

Fontoj redakti