Skol estas marko de biero apartenanta al la dana kompanio Carlsberg kaj fabrikata en Brazilo de AB InBev per leĝa permeso. Ĝia nomo venas el la sveda skål, signifanta "je via sano", esprimo kutima por tosti antaŭ trinkado. Tiu marko estas nuntempe la plej granda sur la brazila merkato. Ĝi estas vendata en la tipoj pilsen, beats kaj chope (hela kaj malhela).

Skol
beer brand vd
Dum 1959 - nekonata/nuntempe
Posedata de Carlsberg vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Bazforma logotipo.

Historio redakti

La bieron Skol Pilsen oni lanĉis la 25-an de aŭgusto 1964 en Eŭropo. Poste, en 1967, ĝi aperis en Brazilo. Ĝia historio estas plena de novigoj, kiuj revoluciigis tiun merkatsektoron.

En 1971 ĝi lanĉis unu el la unuaj stanumitaj ŝtalaj ladoj. En 1979 ĝi ankaŭ estis pionira pro la aperigo de unu el la unuaj aluminiaj ladskatoloj por biero. En 1996 ĝi lanĉis Skol Pilsen en longa aluminia ladskatolo de 500 ml kaj ankaŭ aperigis la longkolan botelon (long neck) kun ŝraŭba ŝtopilo. Rilate al la internacia ŝablona sistemo, en 1996 ĝi ankaŭ lanĉis la longkolan botelon de 355 ml. En 1997 ĝi aperigis sur la brazilan merkaton la unuan ladskatolon kun truo tute ronda. Tio rilatas al la grandega amasreklamo iniciatita en 1998, laŭ kiu Skol estas "la biero, kiu ronde eniras" (portugale "a cerveja que desce redondo"). Tiu temo ĝis hodiaŭ estas la ĉefa reklama temo de Skol.

Alia propaganda agado temas pri apogo al kulturaj kaj sportaj eventoj. En 1999 Skol patronis la Brazilan Ĉampionadon Supercross kaj tial venigis en Brazilon la mondan ĉampionon Jeremy Macgrath. Ankaŭ en 1999 Skol kreis la eventon Skol Rock, por diskonigi novajn rokmuzikajn grupojn.

Ankoraŭ rilate al la reklama temo, en 2000 Skol komencis la sukcesplenan kampanjon "Somero 2000: la plej ronda somero de l' mondo", ia referenco al la tri nuloj de "2000". Tiujare ankaŭ okazis en San-Paŭlo kaj Kuritibo la unua eldono de la evento Skol Beats, kiu prezentis elstarajn artistojn de la elektronika muziko. La evento Skol Rock ne haltis kaj pludaŭris dum la sekvaj jaroj.

En 2002 Skol aperigis novan tipon de biero, nome beats. Tiu novan tipon oni kreis por noktaj festoj, ŝanĝante iom la guston kaj la alkoholan enhavon.

En oktobro 2006 Skol kreis Skol Lemon, alian novan biertipon, kun malalta alkoholenhavo kaj citronsuko. Tiun la publiko dividite akceptis, unuj favore, aliaj malfavore.

Ekde la 1990-aj jaroj la reklama strategio de Skol uzas humurajn temojn, virinojn kaj junulojn, la ĉefe celitan publikon, kaj ĉiam estas referenco al la ĉeftemo pri la "rondeco" de Skol.

Kuriozaĵoj redakti

  • En Eŭropo Skol atingis grandan rezulton pri vendoj. En Brazilo, pro ĝia amaspropaganda kampanjo, ĝi atingis grandan volumon da vendo, kio igis ĝin commodity de AB InBev.
  • Laŭ la brita konsultkompanio InterBrands la markon Skol oni taksas je 421 milionoj da dolaroj, kio igas ĝin la kvara plej valora marko en Brazilo.
  • Skol ne ebligas la vendon de la specialigitaj fridujoj kun sia marko, kiuj ekzistas en drinkejoj kaj reklamoj.

Eksteraj ligiloj redakti