The Skota krucbekulo (Loxia scotica) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj en ties genro Carduelis aŭ grupo de krucbekuloj. Ĝi estas endemio de la kaledoniaj koniferaroj en Skotio, kaj oni supozas, ke ĝi estas la ununura birdo (kaj ununura vertebrulo) unika de la Brita Insularo. La Skota krucbekulo ricevis la konfirmon kiel unika specio nur en aŭgusto 2006, ĉefe sur la bazo ke ĝi havas distingan kanton.[1][2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skota krucbekulo

bildo de preskaŭ identa Granda krucbekulo
bildo de preskaŭ identa Granda krucbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Loxia
Specio: 'L. scotica
Loxia scotica
(Hartert, 1904)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Historio kaj nuna statuso redakti

La British Ornithologists Union unue klasis la Skotan krucbekulon kiel separata kaj distinga specio en 1980, sed kelkaj ornitologoj kredis, ke estas nesufiĉa scienca studado por tiu statuso. Ĝi estis konsiderata eble raso ĉu de la Komuna krucbekulo ĉu de la Granda krucbekulo, ambaŭ el kiu loĝas ankaŭ en la kaledoniaj arbaroj.

Priserĉado fare de RSPB montris, ke la Skotaj krucbekuloj havas tre distingan flugmanieron kaj ekscitajn alvokojn disde aliaj krucbekuloj – kelkaj eĉ parolis pri "skota akcento".

Pristudado en Skotio montris, ke la Komuna, la Granda kaj la Skota krucbekuloj estas por reprodukto izolataj, kaj la diagnozaj alvokoj kaj la bekomezuroj ne perdiĝis. Ili estas tiele vera specio.[3]

Oni supozas, ke la populacio estas malpli da 2,000 birdoj. Ili nestumas en pino aŭ alia konifero; la ino demetas 2-5 ovojn.

La Skota krucbekulo reproduktiĝas en la indiĝenaj arbaroj de Arbara pino (Pinus sylvestris) de la Kaledoniaj arbaroj de la Skotaj Altaj Teroj, sed (eble surprize), ofte ankaŭ en forstaj plantejoj de ekzotaj koniferoj, ĉefe de Lariko (Larix decidua kaj L. kaempferi) kaj Tordopino (Pinus contorta).

Tiu palearktisa krucbekulo estas specio de loĝantaj birdoj, kaj oni ne scias ĉu ili migras. Ili formas arojn for de la reprodukta sezono, ofte en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj krucbekuloj.

La krucbekuloj karakteras pro makzeloj krucantaj pinte, kio havigas al la grupo la komunan nomon. Ili estas specialistaj manĝantoj de strobiloj, kaj la malkutima bekoformo estas adapto por helpi la elprenon de semoj el la strobilo. La Skota krucbekulo ŝajne estas specialista manĝanto de strobiloj de pinoj (Arbara pino kaj Tordopino) kaj de larikoj.

Masklaj plenkreskuloj estas ruĝaj al oranĝaj, kaj inoj verdecaj al flavecaj, sed estas granda variado.

La Skota krucbekulo estas tre malfacile separebla el la Komuna kaj el la Granda krucbekuloj, kaj plumardistingoj estas neglektendaj. Kapo- kaj bekogrando estas intermezaj inter kaj koincidas etende kun la aliaj du, kaj necesas granda zorgo por identigi tiun specion. La metaleca alvoko jip estas probable la plej fidinda identigilo, sed eĉ tio bezonas surbendigon kaj analizon de sonogramo por konfirmi la identecon.

Bekostrukturo redakti

Laŭ scienca studo de RSPB, la 'keltaj' krucbekuloj diferencas en bekogrando el aliaj krucbekuloj troviĝantaj en Britio, kaj ili havas ankaŭ distingan skotan akcenton aŭ alvokon, kio estas supozeble metodo uzata de la birdoj por sekurigi ke ili allogos al kaj pariĝos nur kun eventualaj partneroj de la sama raso (specio?).

La plej grava pruvo de tiu studo farita en la Altaj Teroj (Highlands) fokuzis sur malkovro ĉu la birdoj ja pariĝas kun tiuj de similaj bekogrando kaj alvoko, kaj ĉu la junaj skotaj krucbekuloj heredas ties bekograndojn el la gepatroj.

Rezulto montris ke el ĉirkaŭ 40 paroj de diferencaj tipoj de kaptitaj krucbekuloj, preskaŭ ĉiuj pariĝis ĉefe laŭ bekogrando kaj alvokoj, tiele ke la diferencaj tipoj de krucbekuloj estis kondutantaj kiel distingaj specioj.

Alvokoj redakti

La alvokoj povas esti distingitaj per sonogramoj. Tio havigas la bazon por metodo por studi la krucbekulojn kaj unuflanke havi klaran bildon de ties nombroj kaj distribuado en Skotio kaj duaflanke helpi en ĉiu konservoprogramoj por la raso (specio?).

Konservado redakti

La unua detala studo de la Skota krucbekulo estis farita en 2008.

En estontaj jaroj, la Skotaj krucbekuloj povus suferi la sekvon de la tutmonda varmiĝo.[4]

Referencoj redakti

  1. "Status of 'UK's only endemic bird species' confirmed"[rompita ligilo], RSPB Scotland
  2. "'Accent' confirms unique species" BBC Skotio, 15an de aŭgusto 2006
  3. (2007) “Assortative mating and patterns of inheritance indicate that the three crossbill taxa in Scotland are species”, Journal of Avian Biology 38, p. 153–162. doi:10.1111/j.0908-8857.2007.03798.x. 
  4. "Climate risk 'to million species"

Eksteraj ligiloj redakti