Malgranda krucbekulo

(Alidirektita el Komuna krucbekulo)

Malgranda krucbekulo, ruĝa krucbekuloordinara krucbekulo (Loxia curvirostra) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj en ties genro Carduelis kaj grupo de krucbekuloj. Ĝi estas birdo pli granda ol pasero kun granda kapo kaj krucigita beko. La masklo estas brike ruĝa kaj nigra, la femalo oliveca.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda krucbekulo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Loxia
Specio: 'L. curvirostra
Loxia curvirostra
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Malgranda krucbekulo
    Loxia curvirostra
    Loxia curvirostra

    Malgranda krucbekulo ofte grimpas en pintoj de piceoj serĉante strobilojn, tie reproduktiĝas en arbaroj de Nordameriko, kie ĝi estas konata kiel Ruĝa krucbekulo, kaj en Eŭropo kaj Azio; sed kelkaj populacioj reproduktiĝas ankaŭ en arbaroj de pinoj en kelkaj areoj de la tri kontinentoj, kaj krome en Nordameriko, ankaŭ ĉe pseŭdocugo. Ĝi flugas rapide kaj ondoforme reteniĝante ofte en gregoj. Ili nestumas en koniferoj, kaj la ino demetas 3 al 5 ovojn.

    La Malgranda krucbekulo estas specio precipe de loĝantaj birdoj, sed ili regule subitaperas suden kiam la manĝodisponeblo malsukcesas. Tiu specio formas arojn for de la reprodukta sezono, ofte kiel miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj krucbekuloj.

    La krucbekuloj karakteras pro kruciĝo de la makzeloj pinte, kio havigas al la grupo ties komunan nomon. Ili estas specialistaj manĝantoj de strobiloj, ĉefe de la diversaj specioj de piceoj sed ankaŭ kelkaj populacioj (diferencaj specioj?) en Pseŭdocugo kaj diversaj pinospecioj, kaj la malkutima bekoformo estas adapto por helpi la elprenon de la semoj el la strobiloj.

    Aspekto kaj statuso redakti

    Masklaj plenkreskuloj estas ruĝaj al oranĝaj, kaj inoj estas olivverdecaj al flavecaj, sed estas granda variado. Ambaŭ havas malhelajn al nigrecajn flugilojn kaj voston, kiu estas krome forkoforma kaj tre kontrasta kun la ruĝa aŭ flava pugo respektive kaj depende de la sekso. Temas pri specio kun evidenta seksa duformismo. La dorso estas ankaŭ iom pli malhela ol la pli koloraj subaj partoj, krono kaj pugo. Ankaŭ orelareo estas iom pli malhelaj.

    Tiu holarktisa kaj orientalisa specio estas malfacile separebla el la Granda krucbekulo kaj el la Skota krucbekulo, ambaŭ el kiuj reproduktiĝas en ties eŭrazia teritorio. La identiga problemo estas malpli akra en Nordameriko, kie loĝas nur la Ruĝa krucbekulo kaj la Blankaflugila krucbekulo. Tamen la Krucbekulo de Sudaj Montetoj, kiu loĝas en la Sudaj Montetoj kaj en la Albionaj Montoj de Idaho, Usono, estis ĵus priskribita kiel nova specio (Loxia sinesciuris). Ĝi estas preskaŭ identa al la Ruĝa krucbekulo kaj diferencas nur iome laŭ korpomezuro kaj alvokoj kaj montras malaltan gradon de hibridiĝo kun la Ruĝa krucbekulo.

    Distingoj pri plumaro el la Granda kaj el la Skota krucbekulo estas neglektendaj. La kapo kaj beko estas malgranda ol ĉe ĉiu ajn el la aliaj specioj. Necesas granda zorgo por identigi tiun specion. La alvoko glipchup estas probable la plej bona indikilo.

    Studoj pri voĉoj en Nordameriko sugestas, ke nur en tiu kontinento estas 8 aŭ 9 populacioj de Ruĝa krucbekulo kun diferencaj alvokoj, kiu rare aŭ neniam interreproduktiĝas. Tiu formoj ankaŭ varias laŭ bekogrando kaj strukturo, kaj specialiĝas en la strobilaj semoj de diferencaj specioj de konifero. Nur kelkaj ornitologoj ŝajnas pretaj doni al tiuj formoj specistatuson ĝis nun.

    Kelkaj grandbekaj, pinomanĝantaj populacioj nune atribuitaj al tiu specio en la Mediteranea areo povus esti ĉu de la Granda krucbekulo aŭ alternative nova propra specio, sed ĝis nun, necesas pli da studo. Tio inkludus la Balearan krucbekulon L. curvirostra balearica kaj la Nordafrikan krucbekulon L. curvirostra poliogyna, kiu manĝas ĉefe ĉe Halepa pino (Pinus halepensis); la Kipran krucbekulon L. curvirostra guillemardi, kiu manĝas ĉefe ĉe Nigra pino (Pinus nigra); and ĝis nun neidentigitan krucbekulon kun beko simila al tiu de la Granda krucbekulo kiu manĝas ĉefe ĉe Balkana pino (Pinus heldreichii) en Balkana Duoninsulo. Tiuj populacioj diferencas ankaŭ laŭ plumaro, ĉar la rasoj de Balearoj, Nordafrikoj kaj Kipro havas pli flavajn masklojn, kaj la balkana tipo havas pli purpur-rozajn masklojn; tio tamen respegulas nur la diferencan kvanton de antocianino de la strobiloj kiujn ili manĝas, ĉar tiuj pigmentoj transpasas al ties plumoj.

    Diverseco ĉe la ordinara krucbekulo redakti

     
    Malgranda krucbekulo

    Distingaj populacioj de Eŭrazia ordinara krucbekulo:

    • Baleara krucbekulo, Loxia curvirostra balearica
    • Nordafrika krucbekulo, Loxia c. poliogyna
    • Korsika krucbekulo, Loxia c. corsicana
    • Kipra krucbekulo, Loxia c. guillemardi
    • Krimea krucbekulo, Loxia c. mariae
    • Luzona krucbekulo, Loxia c. luzoniensis [1]
    • Anama krucbekulo, Loxia c. meridionalis
     
    Malgranda krucbekulo

    Kiel ĉe la Granda kaj la Skota krucbekuloj, ĉiuj el la supre menciitaj estas preskaŭ nemigrantaj formoj asociaj kun specioj de Pinus kun malmolaj strobiloj. La sekvaj estas pli asociaj kun la pli molaj strobiloj de piceo kaj lariko:

    • Altaja krucbekulo, Loxia c. altaiensis
    • Tienŝana krucbekulo, Loxia c. tianschanica
    • Himalaja krucbekulo, Loxia c. himalayensis
    • Japana krucbekulo, Loxia c. japonica

    Subspecioj de Nordamerika Ruĝa krucbekulo listitaj baze sur biometriko:

    • Novtera krucbekulo, Loxia c. percna. Eble formortinta
    • Malgranda krucbekulo, Loxia c. minor
    • Sitka krucbekulo, Loxia c. sitkensis
    • Loxia c. neogaea
    • Rokamontara krucbekulo, Loxia c. benti
    • Siera krucbekulo, Loxia c. grinnelli
    • Bendira krucbekulo, Loxia c. bendirei
    • Meksika krucbekulo, Loxia c. stricklandi
    • Centramerika krucbekulo, Loxia c. mesamericana
    • Krucbekulo de Sudaj Montetoj (priskribita kiel nova specio (Loxia sinesciuris) en 2009)

    Klasigo fare de Jeff Groth de la formoj de Nordamerika ruĝa krucbekulo baze sur alvokotipoj:

    • Tipo 1, korespondas kun la Loxia c. neogaea
      • Vidata ĉe specioj de Tsuga (cugo), Picea glauca, Pinus strobus
    • Tipo 2, korespondas kun la Loxia c. benti/grinnelli/bendirei
      • Vidata ĉe Roka Montaro en Ponderosa pino Pinus ponderosa scopulorum okcidente kaj en diversaj specioj de Pinus oriente
    • Tipo 3, korespondas kun la Loxia c. minor kaj la Loxia c. sitkensis (sitkensis estas probable juna sinonimo)
    • Tipo 4, korespondas kun la Loxia c. neogaea
    • Tipo 5, korespondas kun la Loxia c. benti/grinnelli/bendirei
      • Vidata ĉe Tordopino Pinus contorta latifolia
    • Tipo 6, korespondas kun la Loxia c. stricklandi
      • Uzas speciojn de pinoj de la Sekcio Trifoliae
    • Tipo 7, korespondas kun la Loxia c. benti/grinnelli/bendirei
      • Eble ĝeneralisto
    • Tipo 8, korespondas kun la Loxia c. percna
    • Tipo 9, korespondas kun la Krucbekulo de Sudaj Montetoj
      • Izolata populacio de Tordopino Pinus contorta latifolia

    Listo fare de Summers de formoj de eŭropa ordinara krucbekulo (kun Granda & Skota) baze sur alvokoj de Flugo/Ekscito:

    • 1A, korespondas kun "Brita" krucbekulo
    • 1B, korespondas kun "Psitaka" krucbekulo
    • 2B, korespondas kun "Vaganta" krucbekulo
    • 2D, korespondas kun Granda krucbekulo Loxia pytyopsittacus
    • 3C, korespondas kun Skota krucbekulo Loxia scotica
    • 3D, korespondas kun Baleara krucbekulo
    • 3E, korespondas kun Nordafrika krucbekulo
    • 4E, korespondas kun Krucbekulo "Glip"
    • 5D, korespondas kun Kipra krucbekulo

    La Sonklasigo de eŭropa ordinara krucbekulo baze sur alvoko-tipoj:[2];

    • "Vaganta" krucbekulo (Tipo A - flugalvoko "Kiip")
    • "Bohemia" krucbekulo (Tipo B - flugalvoko "Ŭiit")
    • Krucbekulo "Glip" (Tipo C - flugalvoko "Glip")
    • "Fantoma" krucbekulo (Tipo D - flugalvoko "Jip")
    • "Britia" krucbekulo (Tipo E - flugalvoko "Ĉip")
    • "Malabunda" krucbekulo (Tipo F - flugalvoko "Trip")
    • "Psitaka" krucbekulo (Tipo X - flugalvoko "Ĉiip")

    Notoj redakti

    • BirdLife International (2004). Loxia curvirostra. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
    • Benkman, Craig W., Smith, Julie W., Keenan, Patrick C., Parchman, Thomas L. kaj Santisteban, Leonard. "A New Species of the Red Crossbill (Fringillidae: Loxia) From Idaho." The Condor 111(1) (2009): 169-176

    Eksteraj ligiloj redakti