Skrīveri

vilaĝo de Latvio

Skrīveri estas vilaĝo (grandvilaĝo)[1] en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio. Ĝi situas en distrikto Aizkraukle ĉirkaŭ Skrīveri fervoja stacio, 2,5 km sude estas Klidziņa, la parto de Skrīveri, sur la dekstra bordo de la rivero Daŭgavo ĉe la buŝo de rivereto Dīvaja. Estas pluraj sciencaj institucioj en la vilaĝo, sed ĝi estas pli konata en Latvio pro sukeraĵejo. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 10 km de Aizkraukle kaj 81 km de Rigo.[2] Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 2 424 personoj.

Skrīveri
Vilaĝo
fontano en la loka arbareto (arboretum)
Oficiala nomo: Skrīveri
Lando Latvio Latvio
Distrikto Aizkraukle
Historia regiono Vidzeme
Rivero Daŭgavo, Maizīte, Dīvaja
Supermara alteco 75 m s. m.
Koordinatoj 56° 38′ 48″ N 25° 07′ 20″ O / 56.64667 °N, 25.12222 °O / 56.64667; 25.12222 (mapo)
Loĝantaro 2 424 (29.01.2021)
Rajtoj de urbvilaĝo 1958-1990
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5125
Vikimedia Komunejo: Skrīveri

Historio redakti

Kvankam Skrīveri kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas loĝataj dum longa tempo, la setlejo komencis formiĝi en 1882 proksime de la ĵuskonstruita stacio.[3] En 1925, Skrīveri akiris la statuson de dense loĝata areo (vilaĝo), sed en 1958 - la statuso de urbovilaĝo, kiu estis perdita en 1990, aboliciante ĉi tiun statuson tra Latvio kaj dividante la antaŭajn urbovilaĝojn en urbojn kaj vilaĝojn. Kvankam Skrīveri renkontis la postulojn por la urbo, ilia administrado elektis la statuson de vilaĝo.

En 1956, la Skrīveri manĝfabriko estis fondita, kiu komencis produkti la ŝatatan bombonon "Gotiņa" ("Bovineto").

Geografio redakti

La urbo situas en Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene), apud Daŭgava antikva valo.[4]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[4]

Transporto redakti

Tra la urbo pasas fervoja linio Rigo-Moskvo. La aŭtovojo E22/A6 (Rigo-Moskvo) pasas laŭ la urbo. Alia vojo estas P32 (Līgatne-Skrīveri). Ne ekzistas pontoj super la Daŭgavo sude, estas malgranda pramo al Jaunjelgava.

Vidindaĵoj redakti

  • Skrīveri dendroparko
  • Daŭgava antikva valo kaj pramo
  • Muzeo de verkisto Andrejs Upīts

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Latva Agentejo pri Geospacaj Informoj
  2. Toponavi.com. Distancoj.
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 359.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj redakti