Bohumil Holý

(Alidirektita el Slavski jezik)

Bohumil Holý (naskiĝis la 20-an de novembro 1885 en Borová apud Náchod - mortis la 3-an de aprilo 1947) estis ĉeĥa instruisto, stenografo, aŭtoro de tutslava lingvo.

Bohumil Holý
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1885 (1885-11-20)
en Borová (distrikto Náchod)
Morto 3-an de aprilo 1947 (1947-04-03) (61-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bohumil Holý naskiĝis kiel unuenaskito de hejma teksisto kaj poste faktoro Jan Holý kaj de lia edzino Marie, fraŭline Čtvrtečková. Li havis ankoraŭ dek gefratojn, el kiuj du mortis kiel infanoj. Kun emimentaj rezultoj li finis realan lernejon en Náchod. Ekde 1905 li laboris kiel instruisto, dum du jaroj li estis kancelaria helpanto ĉe disktrikta juĝejo, li kompletigis sian klerecon per instruista abiturienta ekzameno, en 1908 li faris ŝtatan ekzamenon pri stenografio, sekvajare pri la franca kaj en 1910 pri kapablo instrui. Li instruis en diversaj elementaj lernejoj, en supera elementa lernejo, en pedagogia instituto en Litomyšl (li instruis stenografion laŭ tutslava sistemo de Dürich). Fine li ankris en Mezilesí, kie loĝis liaj gepatroj, kaj aktivis tie ĝis la 2-a de junio 1930. Post resaniga libertempo de la lernojaro 1929 - 1930 li foriris al provizora pensio kaj estis liberigita de la aktiva deĵoro en la distrikto. Ne estas klare, ĉu la kaŭzo de lia malsano estis propravola malsatado, por ke li ne bezonu batali por Aŭstrio, aŭ la hispana gripo, kiun lia subnutrita korpo ne venkis. Jam la 1-an de februaro 1915 li soldatiĝis, poste li dizertis kaj kaŝis sin en la subtegmento de la domo n-ro 37 en Mezilesí. Sekvojn de la malsano, precipe limigon en paŝado kaj parolo, li suferis ĝis la morto, kiu lin atingis la 3-an de aprilo 1947. Lia patrino transvivis lin nur je duonjaro kaj mortis kiel 82-jarulino.

La lernejestro en duklasa lernejo en Mezilesí neniam pigris. Li okupiĝis pri diversaj stenografiaj sistemoj, pri kompara slava lingvistiko, komune kun la urbestro Stanislav Holý „Sedlický“ li laboris en amatora aktora ensemblo kaj en 1919 ili komune fondis sokolan union en Mezilesí. Siajn lingvajn konojn li utiligis dum vojaĝado, ekz. al Balkano kaj Italio. Laŭdire li pagis la vojaĝojn ankaŭ por la urbestro, por havi kunulon. Ĝis 1929 li zorgis pri kroniko de la lernejo en Mezilesí, kien li belskribe notis ne nur lokajn okazaĵojn, sed ankaŭ informojn pri la politikaj situacioj, pri naturaj katastrofoj en la mondo, pri arkeologiaj trovoj k.s. Kiel patrioto kaj slavo-amanto li esprimadis sin iam eĉ nekritike, ekz. pri etimologiaj klarigoj, kie li submetis slavan originon al fremdaj vortoj. Li defendis la malfalsecon de t.n. Manuskriptoj el Zelená Hora kaj Dvůr Králové. Pri Rusio enkonduke al sia unua broŝuro (1920) li esprimiĝas kun nuaco de antisemitismo. Kritika li estis ankaŭ rilate al T. G. Masaryk. Strangule aspektas lia klopodo uzi antikvan slavan jarkalkulon (1920 = 7428 ekde la mondokreo). Li restis fraŭlo, sed li estis bonkora oĉjo por infanoj de siaj gefratoj, kiuj ofte alvenis al Mezilesí ferii. Ĝis kiam li kapablis, li promenis kun ili en la naturo, neniam fuŝis amuzon, sekve ĉiuj, konis lin, rememoris lin kun amo.

Bohumil Holý estis aŭtoro de projekto de tutslava lingvo, kies celo estis kontribui al pli bona interkompreniĝo inter slavaj nacioj. Tamen en tiu kampo li ne estis unua. Por slavoj estiĝis pluraj tiaj projektoj por interkomrenigi slavojn en la habsburga monarkio. La unuan verkis kroato Jurij (Gjurgje) Križanič kiel „Ruski jezik“ (Rusa lingvo) jam inter la jaroj 1659 kaj 1666. En 1826 eldonis slovako Jan Herkeľ en Buda latine sian projekton „Lingua slavica universalis“.

Pluajn projektojn verkis ĉeĥoj. En 1907 eldonas en Kroměříž germane proprakoste detalan gramatikon de „novslava lingvo“, „Grammatik der neuslavischen Sprache“, bohemisto kaj dialektologo Ignác Hošek (1852 - 1919). En 1909 li envicigis la novslavan lingvon en sian konversacian manlibron „Slovanský tlumočník“ (Slava interpretisto). En 1912 eldonas mezlerneja profesoro en Jevíčko Edmund Kolkop (1877 - 1915), francisto kaj aktiva esperantisto, sian 16-paĝan „Pokus o dorozumívací jazyk slovanský“ (Provo pri interkompreniga lingvo slava) kaj Josef Konečný el Prago-Nusle 32-paĝan broŝuron „Mluvnička slovanského esperanta Slavina“ (Gramatiketo de la slava Esperanto Slavina). Fine en 1920 aperas en Nové Město nad Metují 20-paĝa broŝuro „Slavski jezik“ (Slava lingvo), sur kiu estas la aŭtoro indikita kiel „stenografo B. Holý kun helpo de kunlaborantoj“.

Por krei projekton de „všeslovanština“ (tutslava lingvo) li havis bonan preparon: li posedis ne nur ĉiujn slavajn lingvojn (inkluzive de la supra kaj malsupra luzacia soraba), sed verŝajne ankaŭ Esperanto, li konis la laborojn de siaj antaŭintoj Hošek kaj Kolkop kaj el iliaj mankoj li tiris instruon. Sian projekton, pri kiu li laboris dum dek jaroj kaj kiun li mem kompostis por preso, li daŭre perfektigadis: en 1930 kaj 1932 li eldonis en Náchod du aliajn broŝurojn sub titlo „Všeslovansky“ (Tutslave).

Lernolibro Tutslave el 1930

Kiel la projekto aspektas? Ni prezentu kelkajn fragmentojn:

„Kral Alexandr Veliki, Makedonski, imel koň velmi skori, jego ime v slavski letopisi su Dučipal, helenske Bukefalos. - Každi musu rabotat. - Čo chťu, to tež mogu. - Gde su vichod? - Gospodi, ja prošu, sednite, dnes vi su moji gosti! - Děkuju! - Dobri utro! - Pokojni noč!- Neki človek imel dva sini... - Takto molite se: Otec naš, iže ti su na nebesa! Da svetu se ime tvoj! Pridi tvoj carstvo! da budu volja tvoj i na zem kak na nebo. No da budu vaš slovo: Da! da! Ne! ne! I čto su bolše nad to, to su ot zli. Vi slišali, že proroki rekli: Oko za oko, zub za zub. No ja govoru a vi: Neprotivite se a zli! No kto udaru ti na tvoj desni lice, obrati k on i levi! Ne sudite, da vi ne su sudeni! I proč smotru ti na suček v oko de tvoj bratr i ne vidu ti brevno v svoj oko?“

La tutslava lingvo de Holý ne havas komplikajn konjugacion kaj deklinacion - diference de la novslava de Hošek kaj Slavina de Konečný. Ĝi ne konas longajn vokalojn, uzas ĉeĥan varianton de la latina skribo. La literoj q, w, x a y aperas nur en fremdaj nomoj. Akcento sur la antaŭlasta silabo, ĉe volitivo sur la lasta. Komparante la kvar projektojn estas tiu de Holý la plej bona.

Ni ankoraŭ notu, ke la lastan (manuskriptan) projekton de „mežduslavjanski jezik“ (interslava lingvo) el 1954 estas Ladislav Podmele, kio estas civila nomo de poeto Jiří Karen.