Sleeping with the Enemy

Dormante kun la malamiko (angle Sleeping with the enemy, en la usona-angla ĉiutaga lingvaĵo kundormante ankaŭ signifas seksumante) estas suspensfilmo de 1991, ĉefroligante Julia Roberts kiel la ĉefaktorino.

Sleeping with the Enemy
filmo
Originala titolo Sleeping with the Enemy
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 8 feb. 1991, 7 mar. 1991, 1 mar. 1991
Ĝenro novnigra filmo, filma dramo, erota suspensa fikcio, psikologia suspensa filmo, filmo bazita sur romano, samseksemeca filmo
Kameraado John Lindley
Reĝisoro(j) Joseph Ruben
Produktisto(j) Leonard Goldberg
Scenaro Ronald Bass • Bruce Joel Rubin
Filmita en Norda Karolino • Suda Karolino
Loko de rakonto Iovao
Muziko de Jerry Goldsmith
Rolantoj Julia Roberts • Patrick Bergin • Kyle Secor • Kevin Anderson • Nancy Fish
Produktinta firmao 20th Century Studios
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Laura Burney (Julia Roberts) estas bona juna edzino kiu vivas kun Martin Burney (Patrick Bergin), pli maljuna viro kaj eminenta financa konsilisto. Martin kaj Laura ŝajnas vivi la perfektan geedzecon: ili ambaŭ havas belan domegon fronte al la maro, li konstante vojaĝas al la urbo kaj ŝi laboras tri tagojn parttempe en biblioteko. Tamen, la reala geedzeca vivo estas malsama, ĉar Martin estas kontrolema kaj tre perforta viro kiu konstante batas kaj fitraktas Laura-n. Unun nokton, la paro estas invitita fare de sia nova najbaro por veturo sur eleganta jakto, sed neatendite ŝtormo ekas kaj Laura malaperas. Martin supozas, senkonsola, la morton de sia juna edzino kiun li kredas dronita.

Laura, laca pri la konduto de Martin, falsis sian morton, ŝanĝis sian aspekton, kaj fuĝis al Iovao por rekomenci sian vivon, sub la nomo Sara Waters. Li forkuras kun iom da mono kiun ŝi ŝparis kaj luas dometon. Tie ŝi renkontas sian najbaron, ekscentran kaj ĉarman draminstruiston, Ben Woodward (Kevin Anderson). Ben helpas al Laura en ŝia nova vivo, amikigas ŝin, kaj helpas al ŝi trovi laboron. Post pluraj semajnoj, Martin malkovras, ke lia edzino neniam laboris en biblioteko, sed profitis la tempon por superi sian timon de la maro kaj lernis naĝi. Li ankaŭ malkovras ke lia bopatrino ne forpasis, tiel Laura igis lin kredi. Dume, Laura komencas venki la fantomojn de sia pasinteco kaj enamiĝas al Ben, kun kiu ŝi komencas personan rilaton.

Tamen, Martin trovas la patrinon de Laura, sinjorinon Chloe, kiu estas blinda kaj falas por la trompo de Martin, senkulpe fordonas la novan adreson de sia filino. Martin baldaŭ elspuras sian edzinon kaj malkovras ke ŝi nun estas feliĉa kun alia viro. La koŝmaro de Laura revenas kiam ŝi ekkomprenas ke Martin trovis ŝin, krevis en ŝian domon kaj minacas ŝin per revolvero. Tamen, kiam Ben alvenas en la domon, li ekkomprenas ke Laura havas problemon, sed Martin batas lin senkonscia. Laura ŝajnigas timon kaj, pro la nezorgemo de Martin, trafas lin kaj sukcesas preni la pafilon de li. Laura, kun revolvero en mano, vokas la policon kaj diras al ili ke ekzistas mortinta fremdulo en ŝia domo. Martin estas surprizita per la nova sinteno de Laura. Pafante lin tri fojojn ŝi mortigas lin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti