Smrk (Riĥleba montaro)

Smrk (1127 m.s.m; germane: Fichtlich, pollingve: Smrek, esperante: Piceo) estas la plej alta monto en Riĥleba montaro troviĝanta 5 km nordokcidente de selo Ramzová. La propra pinto estas arbarkovrita de piceo, troviĝas ĉi tie pintejo Malení kun tipa torfeja vegetaĵo, kiu estas protektata kiel naturmemorindaĵo. Proksime de la pinto troviĝas historia trilanda punkto de Moravio, Silezio kaj Pollando (Klodsko). Apud la trilanda punkto troviĝas savtegmentejo kun benkoj kaj disvojiĝo de turismaj markoj.

Smrk
germane: Fichtlich, pole: Smrek, esperante: Piceo
monto
Pinteja torfejo sur monto Smrk
Oficiala nomo: Smrk
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Municipo Lipová-lázně
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Situo Smrk
 - alteco 1 127 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 43″ N 17° 02′ 01″ O / 50.22861 °N, 17.03361 °O / 50.22861; 17.03361 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Smrk (Rychlebské hory)
Portalo pri Geografio
Riĥleba montaro -vido el monto Smrk al montaro Hrubý Jeseník

Alveno redakti

Al Smrk estas plej bona alveno el selo Ramzová kaj Petříkov sur loka ruĝa   loka marko, kondukanta trans la pinto al disvojiĝo Smrk dislimejo (5 km), aŭ sur malpli kruda blua   marko (6 km). Plua ebleco estas flava   marko el Horní Lipová trans Lví hora (8 km).