Sobor [ŝobor] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. Verŝajne Jóska Sobri hungara popola bandito ricevis sian nomon pri tiu ĉi vilaĝo.

Aerpanoramo de Sobor
Katolika preĝejo de Sobor
Luterana preĝejo de Sobor

Bazaj informoj

redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra flanko de Rába sen trapasejo, la plej proksima urbo estas Tét. Csorna kaj Pápa troviĝas po 22 km-ojn.

Historio

redakti

La unua mencio okazis en formo Sobur en 1314. En 1549 la turkoj detruis la vilaĝon.

En Sobor migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

redakti

Sobor havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Sankta Mikaelo de 1939 kaj luteranan preĝejon de 1928.

 
Hoteleto de Sobor