Sobre héroes y tumbas

romano de Ernesto Sábato de 1961

Sobre héroes y tumbas (Pri herooj kaj tomboj) estas romano de Ernesto Sábato publikigita en 1961. Ĝi aperis 13 jarojn post El túnel, kiu estis meritinta admirajn taksojn ekzemple de Thomas Mann kaj Albert Camus, kaj kiu evidentigis teman obsedon por la povo de blinduloj kio reaperos ripete en postaj verkoj liaj.

''Sobre héroes y tumbas''
Sobre héroes y tumbas
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ernesto Sábato
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1961
Loko de rakonto Argentino
vdr

Sobre héroes y tumbas estas romano en kiu Sabato montras siajn fundamentajn ideojn. Centrita en la rolulo de Martín, kiu serĉas sin mem, la argentina verkisto eksponas sian personan rigardon pri la soleco, temo ŝlosila en lia rakontado. Kurioza afero pri la romano estas ke Sabato estis bruliginta ĝin, same kiel li faris kun aliaj verkoj liaj, kaj ĝi saviĝis ĉar lia edzino, Matilde, konvinkis lin publikigi ĝin.​

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- El dragón y la princesa (La drako kaj la princino). La titolo estas duflanka priskribo de la rolulo Alejandra, drako kaj princino. Ŝi estas turmentita adoleskulino, konscia pri si kiel persono kaj pri la damaĝo kaj la doloro kiujn ŝi povus okazigi al iu, sia malsano, sia kondiĉo kiu faras, ke ŝi kondutas bruske kaj malbonaŭgure, eble kiel drako. Krome estas ankaŭ kontrasto kaj milda kaj sentema en Alejandra, eble princino, vundeblo kiun Martín perceptas malofte. Martín konas enigman Alejandra en parko kaj enamiĝas je ŝi. Oni alternas abstraktajn cerbumadojn kun pli rakontaj momentoj, kiel la unua vizito de Martín ĉe Alejandra kun la historio de la frenezulo de la klarneto, la maljunulo kiu rakontas batalojn kaj la amaferon de Alejandra kun sia unua koramiko. Anekdote, la domegaĉon de Alejandra kiel virino/junulino ĉirkaŭita de kuriozaj kaj maljunaj parencoj kaj la detalo de la eltranĉita kapo en ĉapelujo kiu trairas la tutan domon la tutan vivon oni reuzos en "La casa de los espíritus" de Isabel Allende.
  • 2.- Los rostros invisibles (La nevideblaj vizaĝoj). Martín deziras esti iu grava en la vivo de Alejandra; aperas la rilato kiun ŝi havis kun aliaj personoj kiuj apartenis al etosoj tre malproksimaj por li. Martín tial sentas sin nevidebla antaŭ la persono plej grava por li tiam. Tiu personoj tiom diferencaj al li, estas nevideblaj vizaĝoj. Martín sufreas, ĉar li ne povas fari normalan vivon de gefianĉoj kun Alejandra, kiu malaperas kaj reaperas. Finfine ŝi lasas lin, sed klopodas por ne damaĝi lin. Tamen li malesperas. Li ekscias, ke Fernando estas la patro de Alejandra.
  • 3.- Informe sobre ciegos (Raporto pri blinduloj). Psikopato Fernando prilaboris “Raporton pri blinduloj”, supozeble malbonaŭgura sekto kiun li obsede persekutis kvazaŭ gix estus universalaj konspirantoj. La raporto estas laŭvorte transskribita en unua persono.
  • 4.- Un dios desconocido (Nekonata dio). Incendio: Alejandra mortis, Martín estas malespera. La lukto de Martín kontraŭ la malespero alternas kun la lukto de la legionanoj de la generalo Lavalle kiuj unu jarcenton antaŭe devis alveni al la landlimo. Fernando rakontas la vivon de sia familio. Alejandra kiam estis infanino, ĉesis kredi en Dio. Nekonata dio temas pri forestoj, kiuj malprotektas parton de la familio kiu restas en forgeso, kaj neniu protektas. Tiu ĉi ĉapitro estis adaptita al kino per la filmo El poder de las tinieblas (La povo de tenebroj, 1979) verkita kaj reĝisorita de Mario Sabato kaj ĉefrolulita de Sergio Renán.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo

redakti

Elstara rimedo estas komparoj kiuj fermas alineojn aŭ epizodoj kiel orumitaj broĉoj. En la ĉapitro 1a multaj el ili startas per "Como si..." (Kvazaŭ...).

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sobre héroes y tumbas en la hispana Vikipedio.