Socia movado (partio)
La Socia Movado (ukraine Соціальний рух, romanigita: Socialnij Ruĥ) estas ukraina maldekstra komunuma organizo fondita en 2015, kiu staras sur la principoj de demokrata socialismo, kontraŭbatalante kapitalismon kaj ksenofobion. Ĝi funkcias en la plej grandaj urboj de Ukrainio (Kijivo, Krivij-Riho, Lvivo, Odeso, Dnipro, Ĥarkivo).[1] La aspiro de organizo iĝi popola partio akiris iom da eminenteco dum la rusia invado en Ukrainion en 2022 kiam ĝi vokis al la internacia Maldekstro apogi la ukrainan reziston al rusia imperiismo kaj kampanjis kontraŭ milittempa limigo de certaj laborrajtoj de la ukraina registaro.[2]
Socia movado | |
---|---|
Соціальний рух | |
![]() | |
partio | |
Lando | ![]() |
Kapo de la konsilio | Vitalij Dudin |
Fondiĝo | 1-a de majo 2015 |
Koloro(j) | ruĝa |
Ideologio | demokrata socialismo kontraŭkapitalismo ekosocialismo rekta demokratio |
Pozicio | maldekstro |
Retejo | https://rev.org.ua/ |
Historio
redaktiSocia Movado estis fondita surbaze de la iniciato "Asembleo de Socia Revolucio", kreita post la Eŭromajdan-protestoj de 2013-2014 fare de aktivuloj de sociaj, sindikataj kaj maldekstraj movadoj, precipe la kontraŭstalinista, marksisma organizo "Maldekstra Opozicio" (ne konfuzu kun la samnoma partio).
Dum la protestoj de Majdan de 2013-2014, reprezentantoj de la "Maldekstra Opozicio" disdonis la "Dek Poentojn" de sociaj postuloj, kiuj deklaris la kialon de la nesolvitaj problemoj de la lando kiel la sistemo de oligarkia kapitalismo, kaj venis al la konkludo de la bezono de politika forto de la maldekstra-demokratia bazo, kiu antaŭenigus soci-orientitan tagordon je la interesoj de la laborista klaso. Individuaj kandidatoj de la "Asembleo de Socia Revolucio" kandidatiĝis por la Kijiva Urba Konsilio en la lokaj elektoj de 2014, sed la ĉefa agado estis en la areo de stratpolitiko kaj protestaj agadoj.
La kongreso la 1-an de majo 2015 metis la fundamenton por la organiza komitato de la estonta partio nomita "Socia Movado" kaj la samnoma publika organizo, kiu estis registrita la 8-an de junio 2016. La "Socia Movado" estis konceptita kiel larĝa asocio malfermita al diversaj ukrainaj maldekstruloj - de socialdemokratoj ĝis anarĥiistoj. En ĝi partoprenas interalie kelkaj redaktantoj de la eldonaĵoj "Spilne" kaj "Politika kritiko".[3]
Referencoj
redakti- ↑ ГОЛОС ЛІВИХ – ЦЕ ГОЛОС ЛЮДЕЙ ПРАЦІ // rev.org.ua
- ↑ Serhiy Guz. "Ukraine's new labour law could 'open Pandora's box' for workers". openDemocracy.
- ↑ Meet the Ukrainian leftists resisting Putin’s war: Interview with Sotsialnyi Rukh's Nataliia Lomonosova and Oleksandr Kyselov. links.org.au