La iama Sofia sanigejo por tuberkulozuloj (germane: Sophienheilstätte für Schwindsüchtige) en Bad Berka-München funkciis ĝis 1994. Ĝia inaŭguro okazis en 1898; ĝia situo estas vere tre idilieca.

Vido de sude

Historio redakti

La kliniko starigitis post la fondiĝo en la 14.10.1898 per subteno de la grandduka familio de Saksio-Vajmaro-Eisenach en arbara medio supre de München apud Bad Berka, Distrikto Weimarer Land. Nomitis ĝi por la mallonge antaŭe mortinta vajmara granddukino Sofio de Oranje-Nassau. La ejo unue servis kiel kuracejo por suferantoj je tuberkulozo. Ĝis 1911 la litaro atingis la nombron de 200. Ekde 1924 okazis ŝanĝo de la kuracejo je klinika sanigejo por povi praktiki novajn sanigmetodojn kaj operaciojn ĉi-koneksitajn. Sekve estiĝis modernaj traktadejoj, laboratorioj kaj lokoj uzotaj por la nova teknologio de ikso-radioj.

En 1934 Adolf Tegtmeier nomumitis estro de la sanigejo kaj ja helpegis ĝian renomon. En 1945 li sukcese malhelpis la ŝanĝon de la komplekso en sovetian epidemilazareton. En 1945 Kastelo Tonndorf en Tonndorf enkorpigitis en la tuberkulozsanigejon kaj modernigitis ankaŭ ekde 1950.[1] Danke al la responda GDR-ministerio kaj Tegtmeier antaŭenpuŝitis la faro de novkonstruaĵo kun 570 litoj sur Harth-monto kaj tial estiĝis la nuna ejaro, centra kliniko por la traktado de pulmonaj malsanoj kaj tuberkulozo. La malnova konstruaĵo daŭre servis por la sekcioj de urologio kaj ortopedio. Inter 1992 kaj 1994 ĉio koncentriĝis en la centran ejon kaj la historia ejo malplenigitis en 1994. De tiam ĝi bedaŭrinde kadukiĝis.

En 2002 la nemoveblaĵon akiris la entreprengrupo Unternehmensgruppe Dr. Marx; tamen investoj ne sekvis. En 2015 formiĝis nova investanta grupo al kiu apartenis ankaŭ kelkaj anoj de Bad Berka por restaŭri la Sofian sanigejon laŭ la monumentprotektadaj leĝoj.[2] En 2018 ankoraŭ neniaj seriozaj restaŭradkomencoj videblis.

Dum GDR-tempo troviĝas parto de la kliniko ankaŭ en la eksa sanatorio Kastelo Harth.

Referencoj redakti

  1. Volker Klimpel: Medizinisches vom Schloß Tonndorf. En: Ärzteblatt Thüringen. Bd. 23 (2012), p. 42
  2. Sabine Brandt: Rettung für Bad Berkaer Sophienheilstätte und Schloss Rodberg in Sicht. Thüringer Landeszeitung, Weimar, 22.5.2015

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sophienheilstätte en la germana Vikipedio.

50.87478311.255224