La Somalia sturno (Onychognathus blythii) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somalia sturno
Somalia sturno
Somalia sturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Onychognathus
Specio: 'O. blythii'
Onychognathus blythii
(Hartlaub, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Ĝibutio, Eritreo, nordorienta kaj centra Etiopio, norda Somalio, kaj eĉ en la insulo Sokotro de Jemeno (sed oni ne konfuzu kun la tre proksima parenco Sokotra sturno).

La masklo de tiu sturno havas ĉefe irizecan nigrecan plumaron (briloj estas foje bluecajn en dorso), kun brikruĝaj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge; la vizaĝo estas iom pli nigra ĉefe ĉe la orelareoj. La ino havas cindrogrizajn kapon (kie rimarkindas la malhelaj okuloj) kaj supran bruston. Ĉiuj havas fortikajn ĉebaze fajnan bekojn nigrajn iom subenkurbecan pinte. Ankaŭ la kruroj estas nigraj. La vosto estas longa.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti