La Sokotra sturno (Onychognathus frater) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo. Tiu ĉi estas birdo indiĝena endemio de la insulo Sokotro de Jemeno de kio devenas la nomo de la specio, sed tie loĝas ankaŭ la tre proksima kaj simila Somalia sturno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sokotra sturno
Sokotra sturno
Sokotra sturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Onychognathus
Specio: 'O. frater'
Onychognathus frater
(Sclater kaj Hartlaub, 1881)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj, sekaj arbustaroj, altaltitudaj arbustaroj kaj ruraj ĝardenoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Tiu specio estas tre simila al la parenca Somalia sturno, tio estas, la masklo de tiu sturno havas precipe irizecan nigrecan plumaron (briloj estas verdecaj nuke kaj dorse), kun brikruĝaj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge. La ino havas cindrogrizajn kapon (kie rimarkindas la malhelaj okuloj) kaj supran bruston. Ĉiuj havas fortikajn ĉebaze fajnan bekojn nigrajn iom subenkurbecan pinte. Ankaŭ la kruroj estas nigraj. La vosto estas longa. Eblaj diferencoj el la parenca Somalia sturno estus pli larĝaj flugiloj kaj malplilonga vosto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti