Somoto (hispane Somoto) estas urbo en la nordo de Nikaragvo, ĉefurbo de la departemento de Madriz. Ĝia loĝantaro estas 35 000 loĝantoj (2005).

Somoto
urbo • municipo de Nikaragvo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34000
Demografio
Loĝantaro 33 788  (2005) [+]
Loĝdenso 72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 29′ N, 86° 35′ U (mapo)13.483680555556-86.582625Koordinatoj: 13° 29′ N, 86° 35′ U (mapo) [+]
Alto 711 m [+]
Areo 466,2 km² (46 620 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Somoto (Nikaragvo)
Somoto (Nikaragvo)
DEC
Somoto
Somoto
Situo de Somoto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Somoto [+]
vdr

Ĝia origina nomo, "Xomotepetl" aŭ "Tepexomotl" kiu signifas, "Valo de la Anseroj ", venas el la antaŭkolumba epoko. Kun la progreso de la miksiĝo, ĝi ŝanĝiĝis iom post iom. En la kolonia epoko kaj deklarinte ĝin kiel urbo oni nomis ĝin per la titolo: "Kavaliroj de Sankta Jakobo de Somoto Grande". Hodiaŭ oni konas ĝin simple kiel Somoto. Ĝi estas trankvila kaj paca urbo, situanta je 216 kilometroj for de Managvo, ĉefurbo de Nikaragvo. Naskiĝloko de kantistoj, artistoj kaj elstaraj personoj de Nikaragvo, inter ili la gefratoj Luis Enrique kaj Carlos Mejía Godoy kiuj elstaris en la medio de la nikaragva tradicia muziko kaj ankaŭ je monda nivelo, same kiel lia nevo, la salsa kantisto Luis Enrique.


Eksteraj ligiloj redakti