Sonderbund estis defendo-ligo farita inter la konservemaj svisaj kantonoj Lucerno, Friburgo, Zugo kaj la t.n. prakantonoj Ŝvico, Urio, Nidvaldo.

La ligo estiĝis en aŭtuno 1843 ĉe konferenco en la kuracloko Rothen. En septembro 1845 aliĝis ankaŭ la Kantono Valezo. Celo estis sekurigi la liberecon en decidoj koncerne religion kontraŭ ebla enmiksiĝo de aliaj kantonoj. Post la malvenko kontraŭ la federaciaj trupoj en novembro 1847 tiu ĉi defendoligo malfondiĝis. En tiu monato iĝis eĉ interna apartfederacia milito (Sonderbund-milito).

Fonoj redakti

Post konstituciaj reformoj de 1830-31 dekunu kantonoj havis modernan liberalan konstitucion. La sekvontajn jarojn oni volis modernigi la federacian kontrakton de 1815. Konfliktoj inter radikaluloj liberalismaj kaj konservemuloj estigis du ligojn (kie religiaĵoj komence ne gravis): la "Siebner-konkordato" (majo 1832) de sep liberalaj kantonoj kaj la konservativa kontraŭalianco de "Sarnerbund". Tiun ĉi malpermesis la Svisa Dieto jam en aŭgusto 1833 pro ties kontraŭleĝeco. La en 1843/45 fondita "Sonderbund" (=laŭtraduko: speciala ligo) konsideritis de la liberaluloj komence simple kiel nova ligo. Tamen la nomo Sonderbund nominte ne iun ajn specialan ligon poste iĝis propra nomo.

Vidu ankaŭ redakti

Augustin Keller

Fonto redakti

Pierer's Universal-Lexikon, Band 16. Altenburg 1863, p. 279, kio legeblas tie ĉi.