Malfermi la ĉefan menuon
La liberalega politikisto Keller

Augustin KELLER (naskiĝinta la 10-an de novembro 1806 en Sarmenstorf, mortinta la 8-an de januaro 1883 en Lenzburg) estis svisa politikisto kaj kunfondinto de la Kristana Romkatolika Eklezio de Svislando, la Prakatolika Eklezio en Svislando. Li estas konsiderita esti komencinta la argovian monakejan kverelon kaj kaŭzis tial la malfondon de ĉiuj monaĥejoj en Argovio en 1841.

VivoRedakti

Post studado de filologio, historio, pedagogio, filozofio kaj literaturo en Munkeno kaj Vroclavo, Keller unue laboris kiel instruisto en Lucerno kaj estis la direktoro de la porinstruista seminario de Argovio de 1834 ĝis 1856. En tiu ĉi pozicio li tre meritis konstruante la edukan sistemon en la kantono de Argovio.

Li estis, aliflanke, pli bone konata kiel radikala liberala politikisto kaj severa kritikisto de la Eklezio romkatolika, kvankam li mem estis katoliko. En 1835 li estis elektita en la parlamenton de la kantono de Argovio, kies ano li estis ĝis 1856. Post konfliktoj similaj al civita milito inter registartrupoj kaj katolikaj ribelantoj en januaro 1841, Keller nomis la monaĥejojn antagonismaj al progreso kaj igis ilin respondecaj por la ribelo dum parolado en parlamento. Konsekvence la registaro aboliciis ĉiujn monaĥejojn en Argovio. La t.n. Monakejan kverelon (germane: Aargauer Klosterstreit) kaŭzis internacian krizon kaj finiĝis en la interna Sonderbund-milito de novembro 1847, kiu estis sekvita per la fondo de la svisa federacia respubliko en 1848.

De 1848 ĝis 1881, Keller estis saĝe aktiva sur nacia nivelo kaj preskaŭ estis konstante membro aŭ de la Nacia Konsilio aŭ la Ŝtataj konsilioj. En 1871 kaj 1872 li estis prezidanto de ĉi-lasta. De 1856 ĝis 1881 li estis registara konsiliano de la kantono Argovio. Li parolis honeste por la kompleta egaleco por judoj.

Kiel prezidanto de la Argovio konsistorio, Keller kondamnis la dogmon de neeraripovo de Pio la 9-a en 1870 kaj postulis la establadon de sendependa svisa nacia eklezio dum la Kulturbatalo. Li estis unu el la fondintoj de "Christkatholische Kirche", kiel nomis sin la prakatolikoj en Svisujo estis elektita prezidanto de la sinodkonsilio en 1875.

VerkojRedakti

  • Gesetzesvorschlag und Kommissional-Bericht an den Tit. Grossen Rath über die Beeidigung der Katholischen Geistlichen des Cantons Aargau. Aarau 1835.
  • Die Aufhebung der Aargauischen Klöster. Eine Streitschrift an die hohen eidgenössischen Stände. Aarau: Sauerländer 1841, Mémoire sur la suppression des Couvens d´Argovie, adressé aux Etats Confédérés. Michel, Delémont 1841.
  • Eröffnungsrede an den Aarg. Grossen Rat, gehalten am 24. Januar 1842 von seinem diesjährigen Präsidenten A. K. Sauerländer, Aarau 1842.
  • Über die Aufhebung und Ausweisung des Jesuitenordens in der Schweiz. Vortrag. Sauerländer, Aarau 1844, frz. Delisle, Lausanne 1844.
  • Die Moraltheologie des Jesuitenpaters Gury. Sauerländer, Aarau 1869. Zweite Auflage ebenda 1869.
  • Ein zweiter Gury oder die Moraltheologie von Kenrick als Ersatz für diejenige des Jesuitenpaters Gury am Priesterseminar zu Solothurn. Sauerländer, Aarau 1870.
  • Die kirchlich-politischen Fragen bei der eidgenössischen Bundesrevision von 1871. Eine Denkschrift mit Revisionsanträgen des Vollziehungskomité’s der Volksversammlung in Langenthal an die Hohe Schweizerische Bundesversammlung. Aarau 1871.
  • Bericht der Diözesan-Abgeordneten an den hohen Regierungs-Rath des Kantons Aargau betreffend die Amtsenthebung des Herrn Eugen Lachat Bischofs von Basel. Aarau 12. Mai 1873
  • Akten betr. die Rekurse aus dem bernischen Jura gegen die Ausweisung katholischer Geistlicher. 1874
  • In rei memoriam: Aktenstücke zur Geschichte der kirchenpolitischen und kirchlichen Kämpfe der siebenziger Jahre, gesammelt und mit Bemerkungen begleitet. Sauerländer, Aarau 1883.
  • Glossen und Noten zu der Dokumentensammlung «In rei memoriam. Actenstücke zur Geschichte der kirchenpolitischen und kirchlichen Kämpfe der siebenziger Jahre», herausgegeben aus dem literarischen Nachlass. Aarau 1884
  • Gedichte. Huber, Frauenfeld 1889 (de Gottfried Keller rekomendite je eldoniĝo)

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Augustin Keller en la angla Vikipedio.