Sopó [soPO] estas urbo kaj unu el 116 municipoj de la departemento Kundinamarko, Kolombio, situa en la Provinco Sabana Centro. Ĝi situas proksimume je 39 kilometroj norde de Bogoto, kaj 2587 metrojn super marnivelo. Ĝi formas parton de la Metropola areo de Bogoto, laŭ la censo de DANE de 2005. Sopó limas norde kun la municipoj Zipaquirá kaj Tocancipá, sude kun La Calera kaj Bogoto, oriente kun Guasca kaj okcidente kun Chía kaj Cajicá.

Sopó
municipo de Kolombio • loknomo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 120  () [+]
Loĝdenso 260 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 54′ N, 73° 56′ U (mapo)4.9080555555556-73.940277777778Koordinatoj: 4° 54′ N, 73° 56′ U (mapo) [+]
Alto 2 495 m [+]
Areo 112 km² (11 200 ha) [+]
Sopó (Kundinamarko)
Sopó (Kundinamarko)
DEC
Sopó
Sopó
Situo de Sopó
Sopó (Kolombio)
Sopó (Kolombio)
DEC
Sopó
Sopó
Situo de Sopó

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sopó [+]
vdr

Ĝi estis fondita en 1653 de la monaĥo Fray Francisco Chacón. Ĝia katolika paroĥo estas parto de la Diocezo de Zipaquirá.

La toponimo «Sopó», en muysc cubun (lingvo de indiĝenaj mŭiska-oj), signifas «Forta ŝtono aŭ monto».

Ekonomio redakti

 
Alpa Kabano de Sopó.
 
Pado al la Kruco de Pio la Naŭa.

La ekonomia bazo de la municipo estas formita speciale de agrikultura industrio dediĉita al la produktado de derivaĵoj el lakto, florkultivado, krom kelkaj industriaj sektoroj dediĉitaj al la produktado de varoj por la konstruado kaj la fabrikado de alumetoj; sekvas laŭ ordo la komercaj, servaj kaj financaj aktivecoj.

Krom tio, ene de la municipo oni konstruis areojn por loĝejoj kamparaj por deeksteraj familioj, de soci-ekonomia alta tavolo, kiuj disponas el golf-ludejoj, ĉevalrajdejoj, lagetoj, malsekejoj ktp. Estas multaj allogaĵoj por turismo kaj vizitantoj.